Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
La pereo de Qin-dinastio kaj la leviĝo de Han-dinastio
2012-09-24

    Post la unuigo de Ĉinio la Unua Imperiestro de Qin-dinastio plurfoje inspektis la landon por fortikigi la ŝtatan unuigon kaj montri sian dignon. En la jaro 210 a. K. li mortis pro malsano en inspektado. Lia favorata kortegano Zhao Gao, profitante la ŝancon, faris puĉon. Li falsis imperiestran edikton, murdis la kronprincon Fusu kaj surtronigis Huhai, la lastan filon de la Unua Imperiestro de Qin-dinastio.

 

    La Dua Imperiestro de Qin-dinastio estis malklarkapa kaj kruela. En la entombigo de la patro li ordonis enfermi en la maŭzoleo ĉiujn konstruantojn. Li mortigis siajn 22 gefratojn kaj ekzekutis tiujn korteganojn, kiujn li suspektis. Li daŭre konstruigis la palacon Epang kaj aliajn grandajn konstruaĵojn. Li koncentris 50 000 militistojn por defendi la ĉefurbon Xianyang kaj servi al li dum ĉasado. Kiam mankis al ili provianto kaj soldo, ili rekviziciis grenon kaj monon en najbaraj gubernioj, kio malsatigis la popolanojn 300 kilometrojn for de la ĉefurbo. Ĉie sur la vojoj estis eskortataj punatoj kaj sur stratoj kuŝis amaso kaj amaso da kadavroj. En la lando viroj ne povis terkulturi kaj virinoj ne povis ŝpini aŭ teksi. La popolo ne toleris vivi sub lia despota regado. Revolucio kovita de kamparanoj fine eksplodis dek monatojn post la surtroniĝo de la Dua Imperiestro de Qin-dinastio.

 

    Leviĝo en Dazexiang

 

 En la jaro 209 a.K. la prefekto de Yangcheng (sudoriente de la nuna gubernio Dengfeng en Henan-provinco) sendis du oficirojn eskorti 900 rekviziciitajn laborulojn al la nordo por milita servo. La oficiroj elektis du el la laboruloj por gvidi la eskortatojn. La du elektitoj estis Chen Sheng kaj Wu Guang, respektive kampara dungito kaj malriĉa kamparano antaŭ tiam.

 

 Kiam la eskortatoj trapasis Dazexiang (sudoriente de la nuna gubernio Suxiang en Anhui-provinco), pluvegis. La vojo estis superakvita kaj netrapasebla, pro kio ili ne povis atingi la cellokon en la limdato. Pro tio ili devis esti punotaj je senkapigo laŭ la leĝo de Qin-dinastio. Sekve Chen Sheng kaj Wu Guang sekrete konsiliĝis pri kontraŭrimedo.

 

 Post kelkaj tagoj iu eskortato aĉetis fiŝojn kaj rimarkis en unu fiŝo pecon da silkaĵo kun la vortoj "Reĝiĝos Chen Sheng". Ĉiuj miris pro tio. En la nokto oni vidis lumon en dia templo en proksima arbaro kaj aŭdis kvazaŭvulpan krion: "Prosperos la granda regno Chu kaj reĝiĝos Chen Sheng." La eskortatoj vekiĝis de la dormo kaj kaŝe diskutis pri tio. Ĉio ĉi estis planita kaj aranĝita de Chen Sheng kaj Wu Guang.

 

 Iun tagon la du oficiroj ebriiĝis de alkoholaĵo. Wu Guang intence incitis ilin, el kiuj unu vere koleriĝis, batis Wu Guang per bastono kaj elingigis sian spadon. Wu Guang perforte deprenis lian spadon kaj mortigis lin. Kaj Chen Sheng mortigis la alian oficiron.

 

 Chen Sheng kunvokis la eskortatojn kaj diris al ili: "Nian alvenon prokrastis la pluvego kaj pro tio oni nin kondamnos al senkapigo. Eĉ sen tio granda parto de ni mortos survoje. Ni viroj devas riski nian vivon por fariĝi famulo. Ĉu estas destinita la sorto de la reĝoj, markizoj, generaloj kaj ministroj?" Poste ili ĉiuj ĵuris al la ĉielo, ke ili unuanime kunlaboros por renversi Qin-dinastion. Ili elektis Chen Sheng kaj Wu Guang kiel siajn gvidantojn. Poste ili tuj okupis Dazexiang kaj konkeris sinsekve najbarajn urbojn. Ĉirkaŭaj kamparanoj unuj post aliaj aliĝis al la ribelanta armeo. Rapide grandiĝis tiu kamparana armeo.

 

 Post kiam la ribelanta armeo atingis la gubernion Chenxian (nun la gubernio Huaiyang en Henan-provinco), ĝi fondis tie la unuan kamparanan ŝtaton Zhangchu. Chen estis elektita kiel la reĝo, sub kies alvoko la kamparanoj de diversaj lokoj kaj la antaŭaj nobeloj de la ses pereigitaj regnoj ribelis unuj post aliaj. Inter la potencaj ribelantaj armeoj estis tiu sub Xiang Yu en Wu (nun la gubernio Wuxian en Jiangsu-provinco) kaj tiu sub Liu Bang en Pei (nun la gubernio Peixian en la sama provinco).

 

 La ribelantaj armeoj en pluraj kolonoj marŝis al la centro de regado de Qin-dinastio. Inter ili tiu gvidata de Zhou Wen multe venkis kaj senĉese grandiĝis. La armeo rapide havis mil militĉarojn kaj centmilojn da soldatoj. Ĝi marŝis ĝis loko najbara al la Qin-dinastia ĉefurbo Xianyang.

 

 La reganta kliko kun la Dua Imperiestro de Qin-dinastio kiel la ĉefo tiam estis tre konsterni-ta. Ĝi koncentris centmilojn da sklavoj, kiuj konstruis la palacojn, kaj organizis ilin en armeon per amnestio. La armeo faris fortajn atakojn al la ribelantaj armeoj.

 

 La ribelanta armeo de Zhou Wen batalis sola sen helpoj de amikaj trupoj kaj malvenkis en granda batalo, pro kio li sin mortigis kaj lia armeo disiĝis.

 

 La armeo de Qin-dinastio, ekspluatante sian venkon, atakis la armeon de Wu Guang, kiu tiam splitiĝis. Wu Guang estis mortigita de siaj subuloj. Lia armeo paraliziĝis kaj post nelonge estis disbatita de la armeo de Qin-dinastio.

 

 Poste Qin-armeo atakis la centron de la ribelantoj, Chenxian. Ankaŭ Chen Sheng estis mortigita de perfiduloj. Lia ribelo daŭris ses monatojn ĝis la mortigo. Sed la kontraŭdespota torento estis nehaltigebla.

 

    La Batalo inter Liu Bang kaj Xiang Yu

 

 
Ribelo gvidata de Chen Sheng kaj Wu Guang.

 

 Post kiam la armeoj de Chen Sheng kaj Wu Guang malsukcesis, la ribelantaj armeoj gvidataj de Liu Bang kaj Xiang Yu fariĝis ĉefaj fortoj kontraŭ Qin-dinastio. Por renversi la regadon de Qin-dinastio, ili interkonsentis, ke tiu, kiu unue eniros en la regionon Guanzhong (nun la meza parto de Shaanxi-provinco, kie situis la ĉefurbo Xianyang de Qin-dinastio), estos reĝo.

 

 Liu Bang bone traktis la popolon kaj la kapitulacintajn generalojn. Li proklamis abolon de la rigoraj leĝoj de Qin-dinastio kaj difinis leĝon mortigi murdinton kaj puni vundinton kaj ŝtelinton. Lia agmaniero ricevis subtenon de la popolo kaj paralizis la registaran armeon. Tiel li facile konkeris Xianyang. Tiam la Dua Imperiestro de Qin-dinastio jam estis mortigita de Zhao Gao kaj la imperiestra nevo Ziying surtroniĝis. Kiam la armeo de Liu Bang atingis Xian-yang, Ziying tuj kapitulacis.

 

 Tiam la ribelanta armeo gvidata de Xiang Yu atingis Julu (nun la gubernio Pingxiang en Hebei-provinco) por ataki la ĉefan forton de la registara armeo. Post kiam la ribelanta armeo transpasis la riveron Zhanghe, Xiang Yu ordonis dronigi ĉiujn ŝipojn kaj frakasi ĉiujn kuirilojn kaj manĝilojn, kaj ordonis ke ĉiuj militistoj kunportu nur tritagajn manĝaĵojn, por esprimi, ke ili ne revenos vivaj, antaŭ ol ekstermi la malamikojn. La ribelantoj batalis brave kaj fine ekstermis la ĉefan forton de la malamikoj post 9-taga intensa batalo.

 

 
Xiang Yu sin mortigas ĉe Wujiang-rivero.

 

 Post pli ol unu monato la armeo de Xiang Yu venis al Hongmen (oriente de la nuna gubernio Lintong en Shaanxi-provinco) najbare al Xianyang. Tiam li rompis la interkonsenton, "kiu unue eniros en la regionon Guanzhong, tiu estos reĝo" kaj intencis ataki la armeon de Liu Bang. La milita situacio tiam estis malfavora al Liu Bang. Por eviti konflikton, li iris al Hongmen por paciĝi kun Xiang Yu. Konsilisto diris al Xiang Yu, ke li mortigu Liu Bang en la bankedo, sed Xiang Yu hezitis pri tio. Rimarkinte la fiintencon, Liu pretekste foriris.

 

 Post kelkaj tagoj la militistoj de Xiang Yu eniris en la ĉefurbon Xianyang. Tiam Xiang Yu okupis regantan pozicion. Li sin titolis superreĝo Xichu kaj komandis la tutan landon. Post nelonge li instalis 18 reĝojn. Liu Bang estis titolita reĝo Hanwang super la feŭdo en Sichuan.

 

 Xiang Yu mortigis multajn homojn kaj senbride prirabis la popolon en Xianyang. Li forbruligis la palacojn de Qin-dinastio, inkluzive de la palaco Epang. La incendio daŭris pli ol tri monatojn. Ĉe la forlaso de Xianyang li forrabis ĉiujn riĉaĵojn kaj virinojn en la palacoj.

 

 Post la feŭdado eksplodis separatisma milito. Ĉar Liu Bang nomumis kaj promociis siajn bonajn subulojn, premiis la meritofarantojn kaj amnestiis la malliberulojn, tial li gajnis la koron de la popolo. Dume Xiang Yu ĵaluzis kontraŭ eminentuloj pro ilia talento kaj praktikis nepotismon. Tial la milita supereco transiris iom post iom al la flanko de Liu Bang.

 

 En la jaro 201 a. K. la armeo de Xiang Yu estis sieĝita de la armeo de Liu Bang en Gaixia (sudoriente de la nuna gubernio Lingbi en Anhui-provinco). Tiam Xiang Yu havis malgrandan armeon kaj la provianto elĉerpiĝis. Li trovis nenian eliron kaj sin mortigis ĉe la rivero Wujiang (nordoriente de la nuna gubernio Hexian en Anhui-provinco).

 

 Gajninte la militon, Liu Bang imperiestriĝis en la jaro 202 a. K. kaj tiel fondis Han-dinastion.

 

Redaktoroj: Liu Caisheng kaj Zhang Xiaotong

 

 

 

 
La domo de la centra oficejo de UEA en Rotterdam konstruiĝis en aŭgusto 1887.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng