2012-09-24 Tagmeze de la 20-a de septembro (laŭ eŭropa tempo) la Esperanto-vikipedio atingis 170 000 artikolojn. Ĝi aktuale tenas lokon 27 kompare kun naciaj vikipedioj, antaŭ ekzemple la dana, serba, litova kaj hebrea versioj.
Ĉiuhore estas ĉ. 10 000 paĝorigardoj ĉe la Esperanto-versio de la tutmonde konata vikipedio. Laŭ la ofteco de uzado Esperanto okupas lokon 41, apud tagaloga, estona kaj hinda versioj.
La vikipedio bone montras la eniron de Esperanto en la modernan tempon, komune kaj samrajte kun aliaj lingvoj. Indas memori, ke antaŭ la ekesto de la vikipedio ekzistis neniu ĝenerala Esperanto-enciklopedio kaj la pri-esperanta Enciklopedio de Esperanto venis el la jaro 1934.
La Esperanto-vikipedio tiurilate ne estas unika projekto - Esperanto dum la pasintaj jaroj ekhavis tradukojn de Facebook, Mozilla Firefox kaj de la Linux-versio Ubuntu, ĝi estas traduklingvo de Google Translate kaj ĝi eniris per pli ol 180 000 frazoj la multlingvan frazokolekton Tatoeba, kie Esperanto tenas nun la duan lokon post la angla. Dum antaŭ 125 jaroj Esperanto havis la plej malgrandan lingvo-komunumon inter pli ol 6 000 lingvoj, hodiaŭ ĝi okupas kutime lokon inter 15 kaj 50 ĉe la internacie videblaj lingvoj. La ĉina registaro honorigis nian lingvon eĉ per ĉiutagaj novaĵoj, inter deko da aliaj lingvoj.
Por pliaj statistikoj vidu http://stats.wikimedia.org/EO/Sitemap.htm kaj http://eo.wikipedia.org/wiki/Statistiko_de_Esperantujo.
(el Libera Folio)
Redaktoro: Zhang Xiaotong |