Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Inaŭguriĝis la Pekina 798-Festivalo 2012
2012-09-24

 
798-arta zono de Pekino
 

Prezento en la inaŭguro de la Pekina 798-Festivalo 

 

    Posttagmeze de la 22-a de septembro inaŭguriĝis la Pekina 798-Festivalo 2012 kun la temo "Arta figuro, reva koloro" en la 798-arta zono de Pekino.

 

    La 798-arta zono (alinome Dashanzi-a Arta Distrikto) troviĝas en Dashanzi de la distrikto Chaoyang, Pekino. Tie estis sidejo de la fabriko 798 de la elektronika industrio de Ĉinio. De la jaro 2001 ĉinaj kaj alilandaj artistoj ekkolektiĝis tie kaj rekonstruis la labordomojn kiel ĉambrojn por montri kaj verki artaĵojn. Post la jaro 2007 la skalo de la 798-a festivalo estas pli kaj pli granda.

 

    Krom eksponado de artaĵoj de ĉinaj kaj alilandaj artistoj, dum la festivalo okazas montrado de lampolumo por akordiĝi kun la temo de la festivalo "reva koloro" kaj krei por vizitantoj koloran "nokton de 798-arta zono".

 

    La festivalo fermiĝos en la 21-a de oktobro.

 

Redaktoroj: Zhang Shuang kaj Niu Xueqin

 

 

 
En la jaro 2011 IEK (Internacia Esp-Konferenco) okazis en urbo Wuhano, Ĉinio,s-ano Eugene de Zilah, la ĉefredaktoro de La Gazeto, prelegis pri "ĉina saĝo en eŭropa perspektivo", li elcitis la tradukon de Daŭo De Jing de Laozi, esperantigita de Wang Chongfang...
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng