2012-09-24
La Lernofesto okazis en dimanĉo, la 2-a de septembro en la Germana-Franca Ĝardeno de Saarbrücken. La Sarlanda Esperanto-Ligo kaj Becker-Meisberger-Instituto tie prezentis du pavilonojn kun divenrado kaj eta lernejo por efektivigi la anoncitan internacian lingvoeksperimenton.
La lernofeston vizitis proksimume 20.000 homoj el la tuta regiono, kiuj almenaŭ vidis la du Esperanto-pavilonojn. La lingvoeksperimenton aktive partoprenis pli ol 300 vizitantoj.
Vizitis nian standon nature ankaŭ la nova ministro pri kulturo, s-ro Ulrich Commerҫon, kiu tre detale informiĝis pri la kampanjo de SEL. La lingvoeksperimento funkciis per tri partoj: Unue la partoprenantoj devis plenigi sciencan demandilon. Poste ili instruiĝis pri Esperanto en la "minilernejo", kie la vicprezidanto de SEL, Edgar Werner Müller, prezentis lecionon de la konata kurso "Mazi en Gondolando".
Poste ili venis al la divenrado por elprovadi siajn novajn lingvokonojn. Rimarkinde ofte ili tie tre bone tradukis la Esperanto-esprimojn en la germanan lingvon. La sukcesintoj tiam ricevis je unu glukuponon por la lernofesta pasporto. Kolektado de almenaŭ kvin kuponoj fine rajtigis ilin partopreni al la granda tombolo.
Do, la partoprenantoj povis facile konstati, ke helpe de minimumo da instruo kaj surbaze de aliaj lingvokonoj (ekz. latina, franca, angla) ili komprenis kaj tradukis eĉ relative malfacilajn vortojn kaj frazojn en Esperanto.
Oliver Walz, la prezidanto de Sarlanda Esperanto-Ligo, konkludis, ke la Lernofesto estis entute tre komunikema kaj vizia aranĝo, do tre taŭga por realigi la longtempan strategion de SEL. Tutcerte SEL kaj Becker-Meisberger-Instituto partoprenos ankaŭ en la lernofesto 2013.
Raportis Oliver Walz
(el Libera Folio)
Redaktoro: Zhang Xiaotong
|