2012-09-24
 Inaŭguro |
|
 Frandaĵoj |
La 22an de septembro en Rizhao, Shandong inaŭguriĝis ĉina-korea interŝanĝo pri dieta kulturo. Ĉirkaŭ mil ĉinoj kaj koreoj vizitis la ĉinan-korean nutraĵan ekspozicion. Verda teo, perkaĵo kaj konkuloj el Rizhao altiris multajn koreanojn, kaj kimĉioj,kunrizaj miksitaj pladoj kaj delikataj kukoj el Koreio estis multe fotitaj de la vizitantoj.
La interŝanĝo, kiu jam okazis sep fojojn, fariĝas la ponto por interŝanĝi kulturojn kaj antaŭenigi komunan disvolviĝon inter Ĉinio kaj Koreio. La aranĝo konsistas el nutraĵa ekspozicio, akademia forumo kaj la vizito de la korea delegacio al kulturaj instalaĵoj kaj folkloro en Shandong.
(Redaktoroj: Liu Sigong kaj Liu Zijia)
|