Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
La ĉina delegacio atingis Seulon, Koreio
2012-09-24

Semajno por Kultura Interŝanĝo de Ĉinio kaj Koreio (II)

 

Teksto kaj fotoj de Wang Lihua

 


S-ino Chen Shi laboras por la foto-ekspozicio pri Qingdao. 
 

ĈEL-anoj en preparado por la malfermo de la Semajno 
 

Aranĝo de donacoj al la gastoj  
 

S-ro Wang Ruixiang en laboro 
 
 
Pendigo de la rubando por la malfermo de la Semajno

 

    Por la Semajno por Kultura Interŝanĝo de Ĉinio kaj Koreio, la ĉina delegacio el pli ol 20 homoj atingis Seulon, ĉefurbon de Koreio, en la posttagmezo de la 23-a de septembro. Kiel la estro de la delegacio funkcias s-ino Chen Shi, vicprezidanto de la Ĉina E-Ligo, direktoro kaj ĉefredaktoro de la redakcio El Popola Ĉinio, kiel ĝiaj vicestroj servas s-ro Wei Shengji, vicdirektoro de la propaganda departemento de la komitato de la urba registaro de Qingdao kaj direktoro de ĝia gazetara oficejo, kaj s-ino Luo Pengpeng, direktoro de la Ĉina Nacia Akademio de Artoj. Dume, s-ro Wang Ruixiang, direktoro de la oficejo de la Ĉina E-Ligo, laboras kiel ĝia sekretario. La delegacio konsistas el oficistoj, entreprenistoj, kaligrafoj kaj e-istoj.

 

    Post ĉ. du-hora veturado, la delegacio atingis la hotelon en Seulo, kie tranoktos la ĉinaj delegacianoj.

 

    Vespere je la 22-a horo, la membroj de la ĉina delegacio ekaraniĝis la inaŭgurejon por la Semajno por Kultura Interŝanĝo de Ĉinio kaj Koreio kun la temo "Marŝu kune la popoloj ĉina kaj korea", finalo de la agadoj de la Azia Jaro por Esperanto de ĈEL. La Semajno komenciĝos de la 24-a de septembro. Estis aranĝita ankaŭ la ekpoziciejo por la foto-ekspozicio pri la urbo Qingdao, kiu gastigos la Mondan Ĝardenkulturan Foiron en la jaro 2014, kaj pri kaligrafaĵoj fare de eminentaj kaligrafoj de Ĉinio kaj Koreio. La ekspozicio daŭras de la 24-a ĝis la 26-a de septembro en Seulo.

 

 

 

 
En la jaro 2011 IEK (Internacia Esp-Konferenco) okazis en urbo Wuhano, Ĉinio,s-ano Eugene de Zilah, la ĉefredaktoro de La Gazeto, prelegis pri "ĉina saĝo en eŭropa perspektivo", li elcitis la tradukon de Daŭo De Jing de Laozi, esperantigita de Wang Chongfang...
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng