Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Inaŭguriĝis la 3-a Ĉina Internacia Urba Forumo kaj Ekspozicio pri Ekologio en Tianjin, Ĉinio
2012-09-25


La inaŭguro de la 3-a Ĉina Internacia Urba Forumo kaj Ekspozicio pri Ekologio

 

    La 21-an de septembro inaŭguriĝis en Tianjin, marborda urbo de Ĉinio la 3-a Ĉina Internacia Urba Forumo kaj Ekspozicio pri Ekologio kun eterna temo "Ekologia Urbo Kreas Harmonian Futuron" kaj jara temo "Konstruo de Ekologia Urbo kaj Kreivo pri Sistemo kaj Strukturo". Dum la aktivado okazas unu ĉefa kaj sep subĉefaj forumoj. Ĉeestis en la inaŭguro pli ol 1,300 partoprenantoj inkluzive de oficistoj, kleruloj, specialistoj kaj diversaj reprezentantoj de organizoj kaj entreprenoj ĉinaj kaj internaciaj.

 

    Dum la forumo samtempe okazas la 5-taga ekspozicio. La organizantoj de la ekspozicio aranĝis eksponajn areojn pri "urbo de malaltkarbona-konsuma ekologio" kaj tri entreprenajn areojn inkluzive de "malaltkarbona-konsuma teknologio kaj disvolviĝanta strategia industrio", "cikla ekonomio" kaj "verdaj konstruaĵoj kaj konstru-materialoj". Pli ol 130 entreprenoj el la tuta mondo partoprenas en la ekspozicio.

 

Redaktoroj: Liu Sigong kaj Xie Ruifeng

 

 

 
En la jaro 2011 IEK (Internacia Esp-Konferenco) okazis en urbo Wuhano, Ĉinio,s-ano Eugene de Zilah, la ĉefredaktoro de La Gazeto, prelegis pri "ĉina saĝo en eŭropa perspektivo", li elcitis la tradukon de Daŭo De Jing de Laozi, esperantigita de Wang Chongfang...
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng