2012-09-25
 Jose de Guimaraes (maldekstre) konigas al vizitanto sian pentraĵon. |
|
 La guaŝo "Metropolo, urboj kaj homoj" |
La 22-an de septembro en la urbo Suzhou, Jiangsu-provinco de Ĉinio inaŭguriĝis la ekspozicio "Metropolo, urboj kaj homoj" kun pentraĵoj de portugala majstro Jose de Guimaraes, plej altnivelaj en la lastaj 20 jaroj. La ĉirkaŭ 80 pentraĵoj reflektis longtempan pripenson de la artisto pri la temo "rilatoj inter urboj kaj homoj" en malsama kultura fono.
Jose de Guimaraes estas fama moderna artisto. Liaj pentraĵoj multfoje estis aljuĝitaj por la intenaciaj premioj, estis eksponitaj en multaj landoj kaj estis kolektitaj de artaj institucioj.
Plejparto de la pentraĵoj eksponataj en la ekspozicio prezentas konstruaĵojn en urboj per signoj. Per diversaj artaj metodoj la artisto montris la temon: homoj kreis urbojn –- urboj estas spaco plena je diversaj direktoj kaj eblecoj. Menciinde estas, ke Jose de Guimaraes pentris la guaŝon "Metropolo, urboj kaj homoj" speciale por la ekspozicio kaj donacos ĝin al Suzhou. La ekspozicio daŭras ĝis la 21-a de novembro.
Redaktoroj: Zhang Shuang kaj Niu Xueqin
|