2012-09-25
 Serio da fotoj -- La Perdita Paradizo |
La 23an de septembro en Pingyao, la urbo de Monda Kultura Heredaĵo en la provinco Shanxi, inaŭguriĝis Internacia Fotoekspozicio. Konataj fotistoj ĉinaj kaj alilandaj kaj fotoamatoroj tie kunvenis.
La ekspozicio kun la temo "Reveno kaj Transcendo" montras 13,000 verkojn de pli ol 2,000 fotografistoj ĉinaj kaj alilandaj, dividitajn en 332 kategoriojn, interalie 304 ĉinajn kaj 28 alilandajn. Ili ampleksas sep kampojn de akademio, raportoj, invitoj, institucioj, universitatoj, mallongaj filmoj kaj memoroj al renomaj fotografistoj.
La ekspozicio jam okazis 12 fojojn. Pro la kontinua esploro kaj novigo la ekspozicio fariĝas platformo de interŝanĝo, kunfando kaj prosperigo de la ĉina kaj alilandaj kulturoj, precipe de fotografio kaj estas la arta templo de tutmondaj fotografistoj.
(Redaktoroj: Liu Sigong kaj Liu Zijia)
|