Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Inaŭguriĝis la Semajno por Kultura Interŝanĝo de Ĉinio kaj Koreio
2012-09-25

Semajno por Kultura Interŝanĝo de Ĉinio kaj Koreio (III)

Teksto kaj fotoj de Wang Lihua, redaktoro de EPĈ

 


La inaŭguro por la Semajno por Kultura Interŝanĝo de Ĉinio kaj Koreio 
 

S-ino Chen Shi parolas en la inaŭguro. 
 
 
S-ro Yang-Taek Lim, korea ekonomia doktoro,parolas en la inaǔguro.
 

S-ro Wei Shengji parolas en la inaŭguro. 
 

Rubando-eltondado por la inaǔguro de la Semajno 
 
 
Sukcesojn al la Semajno por Kultura Interŝanĝo de Ĉinio kaj Koreio

 

    La Semajno por Kultura Interŝanĝo de Ĉinio kaj Koreio kun la temo "Marŝu kune la popoloj ĉina kaj korea", finalo de la agadoj de la Azia Jaro por Esperanto, inaŭguriĝis la 24-an de septembro 2012 en Seulo, ĉefurbo de Koreio.

 

    Al la Semajno por Kultura Interŝanĝo de Ĉinio kaj Koreio, okazigita de la Ĉina Fremdlingva Eldona kaj Distribua Buroo, la redakcio de El Popola Ĉinio kaj la Ĉina E-Ligo kune kun la Korea E-Asocio, aliĝis ankaŭ la Ĉina Nacia Akademio de Artoj kaj la Gazetara Oficejo de la urba registaro de Qingdao, kaj la Korea Fremdlingva Universitato.

 

    En la 24-a de septembro, je la 10-a horo, inaŭguriĝis la foto-ekspozicio pri la urbo Qingdao kaj startis la prezentado de la Monda Ĝardenkultura Foiro de Qingdao en la Jaro 2014.En la inaŭguro estis projekciita filmeto pri la urbo Qingdao, kie okazos la Monda Ĝardenkultura Foiro en 2014. En la inaŭguro rubandon kune eltondis s-ro Zhang Huazhong, konsilisto de la ambasadorejo de Ĉinio en Koreio, s-ro Yang-Taek Lim, korea ekonomia doktoro, s-ino Chen Shi, vicprezidanto de la Ĉina E-Ligo, direktoro kaj ĉefredaktoro de la redakcio El Popola Ĉinio, s-ro Wei Shengji, vicdirektoro de la propaganda departemento de la komitato de la urba registaro de Qingdao kaj direktoro de ĝia gazetara oficejo, s-ino Luo Pengpeng, direktoro de la Ĉina Nacia Akademio de Artoj, s-ro Lee Jung-Kee, eksa prezidanto de la Komisiono pri Azia E-movado. La inaŭguron ĉeestis pli ol cent homoj, inkl. de ĉinaj kaj koreaj samideanoj, kaj ankaŭ raportistoj el ĉ. 10 ĉinaj kaj koreaj amaskomunikiloj, kiuj sekvos kaj raportos la Semajnon.

 

    En la inaŭguro s-ino Chen Shi esprimis, ke la jaro 2012 estas la 20-a datreveno de establo de la diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Koreio, kaj la dulandaj ŝtatestroj difinis ĉi tiun jaron "Amika Interŝanĝa Jaro de Ĉinio kaj Koreio. Tio havas grandan signifon. Por tion memori kaj gratuli, oni elbakis "Marŝu kune la popoloj ĉina kaj korea" kiel la ĉeftemon de la Semajno por Kultura Interŝanĝo de Ĉinio kaj Koreio. La amika interkomunikado inter la dulandaj e-istoj servas kiel gravaj kanalo kaj platformo kun apartaj trajnoj por pliriĉigi la enhavon de la kulturaj interŝanĝoj inter la popoloj de Ĉinio kaj Koreio.

 

    Ankaŭ s-ro Yang-Taek Lim, korea ekonomia doktoro, faris parolon. Li diris, ke Ĉinio kaj Koreio estas bonaj najbaroj. En la historio la kvar inventoj de Ĉinio donis grandan influon al la mondo. Hodiaǔ paŝas antaǔen la ekonomia kunlaboro inter la du landoj. En 2012 Ĉinio leviĝas ekonomie kaj kiel reprezentanto de la Pacifiko. Li diris ankaǔ : Mi amas Ĉinion, kvankam mi akiris doktorecon pri ekonomio.

 

    En la inaŭguro estis projekciita filmeto pri la urbo Qingdao. Intertempe, s-ro Wei Shengji konigis la urbon Qingdao kaj la Mondan Ĝardenkulturan Foiron en 2014. Li esperis, ke la ĉi-foja evento dum la semajno pluapaŝe intensigos la amikecon inter la du landoj kaj plie oftigos la interŝanĝojn inter la du popoloj en pli multaj kampoj. Li diris, ke la Monda Ĝardenkultura Foiro de Qingdao prenos "el la Tero, por la Tero" kiel sian ĉeftemon. Profitante de la avantaĝon de la geografio kaj tiun de la amikaj rilatoj inter la du popoloj, la foiro celos pluapaŝe akceli la ekonomian kaj komercan kunlaboron, la kulturan interŝanĝon kaj la popolan interfluon inter la du landoj kaj ankaŭ inter aliaj landoj.

 

    Posttagmeze de la 24-a de septembro malfermiĝis la ekspozicio pri kaligrafaĵoj fare de eminentaj kaligrafoj de Ĉinio kaj Koreio. En la malfermo s-ino Luo Pengpeng faris parolon. Ŝi diris, ke la internacia lingvo Esperanto liveras tre bonan platformon al la kultura interŝanĝo por la popoloj diverslandaj. Dank' al tio, oni okazigas la ekspozicion pri kaligrafaĵoj fare de ĉinaj kaj koreaj kaligrafoj, kiuj delonge havas profundajn kaj vastajn interŝanĝojn en tiu ĉi kampo. La ekspozicio daŭras ĝis la 26-a de septembro.

 

    La kunsido de e-istoj ĉinaj kaj koreaj okazos vespere de la 25-a de septembro en la Korea Fremdlingva Universitato. Ĝi estos multe atendada de samideanoj el la du landoj kaj aliaj landoj.

 

    En 2012 serio da E-agadoj okazas en Azio, kaj pro tio la internacia Esperantujo nomumis 2012 per "Azia Jaro por Esperanto". La Ĉina Fremdlingva Eldona kaj Distribua Buroo, la redakcio de El Popola Ĉinio kaj la Ĉina E-Ligo preparis kaj okazigis kulturajn interŝanĝojn julie en Mongolio kaj aŭguste en la Universala Kongreso de Esperanto en Vjetnamio . La Semajno por Kultura Interŝanĝo de Ĉinio kaj Koreio metas kompreneble brilan punkton al la Azia Jaro por Esperanto.

 

    Menciindas, ke ĉinaj kaj koreaj kaligrafoj faris surloke kaligrafaĵojn por la urba registaro de Qingdao kaj ankaǔ por la Ĉina E-Ligo.

 


S-ro Zhang Huazhong, konsilisto de la ambasadorejo de Ĉinio en Koreio, s-ino Chen Shi (meze) kaj s-ino Luo Pengpeng. 
 

S-ro Zhang Huazhong kaj membroj de la ĉina delegacio 
 

En la ekspozicio pri la Ĝardenkultura Foiro de Qingdao en 2014 
 

Parolas s-ino Luo Pengpeng, direktoro de la Ĉina Nacia Akademio de Artoj, en la ekspozicio pri kaligrafaĵoj. 
 

Koreaj kaligrafoj en apreco de la kaligrafaĵoj fare de ĉinaj kaligrafoj 
 

S-ro Lee Jung-Kee, eksa prezidanto de la Komisiono pri Azia E-movado, ĉe la Semajno en Koreio. 
 

Interŝanĝo de kaligrafaĵoj 
 

Surloka kaligrafado 
 

Donaco al ĈEL 
 

Ĉinaj kaj koreaj e-istoj en la inaǔguro 

 

 

 
En la jaro 2011 IEK (Internacia Esp-Konferenco) okazis en urbo Wuhano, Ĉinio,s-ano Eugene de Zilah, la ĉefredaktoro de La Gazeto, prelegis pri "ĉina saĝo en eŭropa perspektivo", li elcitis la tradukon de Daŭo De Jing de Laozi, esperantigita de Wang Chongfang...
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng