Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Parolo de Chen Shi* en la inaŭguro de la Semajno por Kultura Interŝanĝo de Ĉinio kaj Koreio
2012-09-25

Semajno por Kultura Interŝanĝo de Ĉinio kaj Koreio (IV) 

 

* Chen Shi, vicprezidanto de la Ĉina E-Ligo, direktoro kaj ĉefredaktoro de El Popola Ĉinio

 


S -ino Chen Shi parolas en la inaŭguro

 

Estimataj gastoj, sinjorinoj kaj sinjoroj, 

 

    Bonan tagon!

 

    Ĉinio kaj Koreio estas najbaraj landoj apartigitaj per nur mallarĝa strio da akvo.La jaro 2012 estas la 20-a datreveno de establo de la diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Koreio kaj ankaŭ la jaro por amikaj interŝanĝoj inter la du landoj. Okazas en bela Seulo, ĉefurbo de Koreio, la Semajno por Kultura Interŝanĝo de Ĉinio kaj Koreio. Tio ege ĝojigas min.

 

    En la nomo de la Ĉina Fremdlingva Eldona kaj Distribua Buroo, la redakcio de El Popola Ĉinio kaj la Ĉina E-Ligo, mi esprimas varman bonvenon al vi ĉiuj, gastoj kaj personoj el diversaj rondoj kaj amikoj el amaskomunikiloj!

 

    La Ĉina Fremdlingva Eldona kaj Distribua Buroo, la plej granda faka komunikilo de Ĉinio al eksterlando, havas la historion de 63 jaroj kaj sin dediĉas al diskonigo de Ĉinio al la mondo pere de libroj, gazetoj, intereto, nova komunikilo movebla kaj aliaj rimedoj en pli ol 20 lingvoj. Intertempe, la de ĝi faritaj internaciaj kulturaj interŝanĝoj kun riĉaj enhavoj kaj en diversaj manieroj funkcias kiel grava platformo kaj efika rimedo por akceli interkomunikiĝon, interŝanĝiĝon kaj interkompreniĝon inter diversaj landoj, inter malsamaj etnoj kaj inter diferencaj kulturoj. La redakcio de El Popola Ĉinio, unu el la kvin periodaĵoj sub la Ĉina Fremdlingva Eldona kaj Distribua Buroo, sin okupas pri eldono kaj distribuo de ĉinlingvaj kaj Esperantaj gazetoj, retpaĝoj, libroj kaj aliaj laboroj por kulturaj interŝanĝoj inter Ĉinio kaj aliaj landoj. La redakcio de El Popola Ĉinio administras la oficejon de la Ĉina E-Ligo.

 

    La Ĉina E-Ligo, fondita en 1951, estas tutlanda organizo en la ĉina Esperantujo. En 1980 la Ĉina E-Ligo aliĝis al la Universala E-Asocio. Nuntempe, ĝi posedas ĉ. du mil registritajn membrojn. La celo de la Ĉina E-Ligo estas kunligi kaj gvidi la tutlandajn e-istojn por antaŭanpuŝi E-movadon en Ĉinio, por progresigi kaj disvolvi Ĉinion, por plioftigi kulturajn kaj neregistarajn interŝanĝojn, kaj por fari kontribuon al la paco de la homaro.

 

    En 2012 la Universala Kongreso de Esperanto kaj serio da E-agadoj okazas en Azio, pro tio la internacia Esperantujo adaptas ĝin per "Azia Jaro por Esperanto". La Ĉina Fremdlingva Eldona kaj Distribua Buroo, la redakcio de El Popola Ĉinio kaj la Ĉina E-Ligo ellaboras kaj okazigas respektive en Mongolio, Vjetnamio kaj Koreio serion da internaciaj kulturaj interŝanĝoj kun la titolo "Azia Jaro por Esperanto", prenante la internacian lingvon Esperanto kiel la platformon: De la 1-a ĝis la 5-a de julio okazis en Ulanbatoro, ĉefurbo de Mongolio, la kultura festivalo "Stepo kun Espero" kaj en la 97-a Universala Kongreso de Esperanto en Vjetnamio okazis la "Tago de Ĉinio" en la 30-a de septembro. La du E-agoj, subtenataj de la registaroj de Ĉinio, Mongolio kaj Vjetnamio, akiris bonajn reagojn respektive.

 

    La Semajno por Kultura Interŝanĝo de Ĉinio kaj Koreio kun la temo "Marŝu kune la popoloj ĉina kaj korea" estas la finalo de la agadoj de la Azia Jaro por Esperanto, kaj al kies rolo kaj signifo ni donas grandan atenton. En la preparado de la agado nin helpis multe kaj forte la Korea E-Asocio, la Korea Fremdlingva Universitato, la ambasadorejo de Ĉinio en Koreio, la Ĉina Nacia Akademio de Artoj, la Gazetara Oficejo de la urba registaro de Qingdao kaj personoj el la kultura kaj arta rondoj de Ĉinio kaj Koreio, E-organizoj kaj aliaj departementoj de la du landoj. En la nomo de la Ĉina Fremdlingva Eldona kaj Distribua Buroo kaj la Ĉina E-Ligo, mi esprimas ĉi tie sinceran dankemon al ĉiuj tiuj, kiuj klopodis por kaj kontribuis al la okazigo de la Semajno por Kultura Interŝanĝo de Ĉinio kaj Koreio!

 

    La jaro 2012 estas la 20-a datreveno de establo de la diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Koreio, kaj la dulandaj ŝtatestroj difinis ĉi tiun jaron "Amika Interŝanĝa Jaro de Ĉinio kaj Koreio". Tio havas grandan signifon. Por tion memori kaj gratuli, ni elbakis "Marŝu kune la popoloj ĉina kaj korea" kiel la ĉeftemon de la Semajno por Kultura Interŝanĝo de Ĉinio kaj Koreio. Ĉinio kaj Koreio estas najbaraj landoj en bonaj rilatoj kun ekonomio asociita kaj kulturo simila. Dum la 20 jaroj post la fondiĝo de diplomatiaj rilatoj inter la du landoj, senĉese profundiĝas reciproka konfido de la du landoj en politiko, intimiĝas kontaktiĝoj de la dulandaj altrangaj gvidantoj, abunde rikoltas interkomunikado en komercado kaj disvastiĝas tagon post tago kulturaj interŝanĝoj inter la du popoloj.

 

    La amika interkomunikado de la dulandaj e-istoj servas kiel gravaj kanalo kaj platformo kun apartaj trajnoj por pliriĉigi la enhavon de la kulturaj interŝanĝoj inter la popoloj de Ĉinio kaj Koreio.

 

    Mi esperas kun sincereco, ke la Semajno povos akceli interŝanĝojn kaj kunlaborojn inter Ĉinio kaj Koreio en la kampoj de kulturo, arto kaj tiel plu, kaj ludi pozitivan rolon en intimigo de amikeco inter la du popoloj.

 

    Mi deziras brilajn sukcesojn al la Semajno por Kultura Interŝanĝo de Ĉinio kaj Koreio!

 

    Mi deziras ankaŭ, ke la Semajno lasu belan kaj gajan memoron al vi ĉiuj!

 

    Dankon!

 

La 24-an de septembro, 2012

(Redaktoro : Wang Lihua)

 

 
En la jaro 2011 IEK (Internacia Esp-Konferenco) okazis en urbo Wuhano, Ĉinio,s-ano Eugene de Zilah, la ĉefredaktoro de La Gazeto, prelegis pri "ĉina saĝo en eŭropa perspektivo", li elcitis la tradukon de Daŭo De Jing de Laozi, esperantigita de Wang Chongfang...
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng