Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Poemo de Zhang Jiuling
2012-09-25

De HU GUOZHU

 

 

 

Zhang Jiuling (678-740)

 

Sopiro sub la luno

 

Leviĝas sur la maro lun’

 

Mi estas fore de vi nun.

 

Amantoj plendas pri tro longa

 

Nokto, sopiras en lunlum’.

 

Jen estingiĝas la kandel’;

 

Rose humidas la mantel’.

 

Lunlumon mi ne donas al vi;

 

En sonĝ’renkontu nin l’esper’!

 

(Trad. Shi Chengtai)

 

0=0/ -0/ =0/ =

 

0=0/ =0/ -0/ -

 

0=0/ =0/ -0/ =0

 

=0/ 0=0/ -0/ -

 

0-0/ =0/ -0/ =

 

=0/ 0=0/ -0/ =

 

0=0/ -0/ =0/ -0

 

0=0/ =0/ -0/ -

 

(0 sen-akcenta silabo = gramatika akcento aŭ ritma akcento)

 

张九龄(678---740)

 

望月怀远

 

海上生明月, 天涯共此时。

 

情人怨遥夜, 竟夕起相思。

 

灭烛怜光满, 披衣觉露滋。

 

不堪盈手赠, 还寝梦佳期。

 

    Zhang Jiuling (678-740), lokano de Shaozhou (nuna Shaoguan de Guangdong-provinco),sukcese trapasis la ŝtatan ekzamenon en 702 p.K.. Li estis fama bonvirta ĉefministro en Tang-dinastio, kaj havis tiel gracian konduton, ke, post lia forpaso, la imperiestro Tang Xuanzong ofte demandis pri la kandidato rekomendita por ĉefministro: "Ĉu li havas tiel bonan stilon kiel Zhang Jiuling?" Zhang Jiuling parolis honeste kaj admonis malkaŝeme, tial ĝuis admiron de publiko. Ĝis nun restis pli ol 200 poemoj de Zhang Jiuling, plejparte en kvinsilabaj versoj, el kiuj nur ĉirkaŭ centono da estis esperantigita.

 

    Sopiro pri intimuloj en foro sub la luno estis tre preferata temo en la ĉina antikva poezio. Tiu ĉi poemo de Zhang Jiuling versis pri la forta sopiro de la poeto pri intimuloj en malproksimo en luna nokto.

 

    La unua versduo unue versis pri pejzaĝo de lunleviĝo sur vasta maro, kaj sekve pri la sento de la poeto. Li imagis, ke intimulo tre eble nun sopiras lin sub luno. Anstataŭ pri sia sopiro pri la intimulo, li supozis pri la sopiro de la intimulo, ho mirinda pensvagado.

 

    La dua versduo rekte versis pri forta sopiro ĝis plendo. La vorto plendo montris la profundon de la sopiro, kaj la tuta nokto atentigis pri la forto de la sopiro, pro tio li eĉ ne povis endormiĝi dum la tuta nokto kaj komencis plendi la nokton tro longa.

 

    La sekvaj versduoj konkrete skribis pri la neeblo endormiĝi.

 

    La kvina verso skribis pri estingo far la poeto. Tiam li sentis lunlumon en sia ĉambro pli hela kaj aminda. Sesverse li portis mantelon eliri kaj sentis, ke rosoj humidigas lian mantelon. Tio vivece pentris pri la sopiranto en sendormeco tra tuta nokto.

 

    Kvankam la lunlumo estis tre bela, tamen la poeto ne povis manleve transdonaci ĝin al sia sorirata. Prefere turnu sin al la litĉambro, kie li eble havus la revidon en bela sonĝo! Meti sian esperon al sonĝo, ho, kiom forta sopiro!

 

    La poeto versis ekde rigardo al luno, kaj je ĉiu verso li sopiris. Sub lia plumo la luno bildis ĉarma, klara kaj milda, dum lia sopiro estis obstina, profunda kaj senfina. La poemo finiĝis en la mikso de espero kaj malespero, donante al legantoj remaĉindan guston.

 

Redaktoro: Hu Guozhu

 

 

 
La domo de la centra oficejo de UEA en Rotterdam konstruiĝis en aŭgusto 1887.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng