Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Sendi al sia edzino en pluva nokto
2012-09-25

De Hu Guozhu

 

Li Shangyin(812-858)

 

La 1-a traduko:

 

Sendi al sia edzino en pluva nokto

 

 

 

Kiam mi reiru al vi? mi ne scias.

 

Nokt' plenigis per aŭtuna pluv' la lagon.

 

Kiam ni denove havu l' belan tagon

 

por babili ĉe l' fenestro? Koro krias...

 

(Trad. Seimin)

 

=0/ -0/ =0/ -0/ -0/ =0

 

=0/ =0/ -0/ =0/ =0/ =0

 

=0/ -0/ =0/ =0/ =0/ =0

 

-0/ =0/ -0/ =0/ =0/ =0

 

La 2-a traduko:

 

Sendi al sia edzino

 

 

 

Ĉu difinita dato hejmreira? Ne, ankoraŭ ne.

 

Sur Bashan, la lageto ŝvelas pro la nokta pluv' aŭtune.

 

Kiam ĉe la fenestro okcidenta en kandela lum',

 

Pri l' tempo de la nokta pluv' sur Bashan ni babilu kune.

 

(Trad. S.J.Zee)

 

0-0/ =0/ =0/ -0/ =0/ -0/ =0/ -

 

0-0/ -0/ =0/ =0/ -0/ =0/ =0/ =0

 

=0/ 0-0/ =0/ -0/ =0/ -0/ =0/ =

 

0=0/ -0/ =0/ =0/ -0/ -0/ =0/ =0

 

La 3-a traduko:

 

Mesaĝo al la Nordo en Pluva Nokto

 

 

 

Ne eblas vin respondi pri la dato de reveno.

 

Pro l' aŭtunnokta pluv' ŝveliĝas Ba-montar-baseno.

 

Kiam ni kune ĉe la fenestro tondos kandel-meĉon,

 

Parolos pri la nokta pluvo en Ba-montoĉeno.

 

(Trad. Laŭlum)

 

0=0/ -0/ =0/ -0/ =0/ -0/ =0

 

0-0/ =0/ =0/ =0/ -0/ -0/ =0

 

=0/ 0=0/0-0/ =0/ =0/ -0/ =0

 

0=0/ -0/ =0/ =0/ -0/ -0/ =0

 

(0 sen-akcenta silabo = gramatika akcento aŭ ritma akcento)

 

李商隐(812-858)

 

夜雨寄内

 

君问归期未有期,

 

巴山夜雨涨秋池。

 

何当共剪西窗烛,

 

却话巴山夜雨时。

 

    Li Shangyin (812-858),estis poeto de Tang-dinastio kun aparta sukceso kaj granda influo al posteuloj. En la poema antologio "300 Tang-poemoj" tre furora en Ĉinio, troviĝis 22 poemoj de Li Shangyin. Kompare kun la versaĵ-nombroj de aliaj famaj poetoj en la sama libro (38 de Du Fu, 29 de Wang Wei, 27 de Li Bai), ni povis scii, kiom granda influo Li Shangyin havis en la ĉinaj popolanoj-legantoj.

 

    Konserviĝis ĝis nun sume 594 poemoj de Li Shangyin, el kiuj pli ol 50 pecoj estis esp-igitaj. Por tiu ĉi peco ni donis 3 tradukojn por via apreco.

 

    Plejparto da poemoj de Li Shangyin estis versita kun pompaj vortoj, delikataj aludoj, plenaj de alegorio kaj sugestio. Tipaj estis liaj poemoj titolitaj per "Sen Titolo", kies okulfrapaj trajtoj estis ambiguaj. Neniu leganto kuraĝis konfesi sian plenan komprenon eĉ post penega legado.

 

    Feliĉe, tiu ĉi peco "Sendi al sia edzino en pluva nokto" montris al ni la alian stilon de versado de Li Shangyin: Simpla kaj natura, tamen ankaŭ kun profunda senco en belaj vortoj.

 

    Tiu ĉi modesta poemo legiĝis tiel klara kiel ĉiutaga babilo, sen alegorioj, sen aludoj, sen kovroj, kaj estis malofte trovebla inter poemoj de Li Shangyin. Mallonga verskvaro nur sincere babilis.

 

    La unua verso "Kiam mi reiru al vi? mi ne scias. " impresigis al ni,ke tio estas poemo anstataŭ letero. Vi demandas min pri la dato de reveno, sed eĉ mi mem ne scias tion. Legiĝas amaro de disiĝo kaj forta sopiro.

 

    En la dua verso "Sur Bashan, la lageto ŝvelas pro la nokta pluv' aŭtune. " la poeto rakontis al edzino pri sia situacio kaj sento. Bashan-monto en nokto, senĉesa pluvado, aŭtunaj pluvoj jam plenigis multajn lagojn.

 

    La lastaj du versoj "Kiam ĉe la fenestro okcidenta en kandela lum', Pri l' tempo de la nokta pluv' sur Bashan ni babilu kune.",estis imago pri la feliĉa revido en estonteco. Nun la poeto estis plena de turmentaj soleco kaj sopiro, sed li konsolis sin nur per revo pri la estonteco: Kiam ni povos reunuiĝi, sidante ŝultre-ĉe-ŝultre ĉe la okcidenta fenestro? Ni fortranĉos la meĉon al kandelo, por daŭrigi la intiman noktan babiladon pri la ĉi-nokta pluvado sur Bashan-monto!

 

    Tiu ĉi poemo versis kaj pri la soleco de hodiaŭo dum aŭskulto de la aŭtuna pluvado sur Bashan, kaj pri la feliĉo de revidiĝo en estonteco. Nuna doloro kaj estonta feliĉo interteksiĝis en modestaj versoj pri veraj amo kaj sopiro. La ripete aperinta "la nokta pluvo sur Bashan" vere kortuŝis sentimentale. Resume:

 

Sen aludo kaj metaforo,

 

en futuro pri nuna horo.

 

Forpasos ĉiom da doloro

 

kaj iĝos kara rememoro.

 

Redaktoro:Hu Guozhu

 

 

 
La domo de la centra oficejo de UEA en Rotterdam konstruiĝis en aŭgusto 1887.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng