Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Vojaĝo de tibeta knabino por koro-riparo
2012-09-25

Teksto de FANG FANG fotoj de RAO QIANG

 

    La 20-an de majo venis Pekinon el Tibeto 149 geknabojoj kun denaska kormalsano por akcepti senpagan kuracadon en hospitaloj tie. Tio estis granda aktivado, organizata de la Ĉina Federacio de Karitato, por kuracado al nacimalplimultaj geknaboj kun denaska kormalsano. Tshwa Mujua, unu knabino el tiuj geknaboj, komencis sian unuafojan hejmforlasitan vojaĝon.

 

    La 9-jara knabino tiam altis nur 1 metron kaj pezis 18 kilogramojn, same kiel normala knabino en la aĝo de 4 aŭ 5 jaroj. Ŝia patrino neniam sciis, ke la filino maldikas kaj ofte malvarmiĝas pro truo en la koro. En la fizika ekzameno en lernejo, la doktoro diagnozis, ke la knabino havas deformitan koron kun difekto. La diametro de ŝia maldekstra kora ventriklo jam pli longas ol tiu de adoltoj. Se ŝi ne ricevos riparan operacion, ŝi ne povos vivi ĝis la 16-jara.

 

    Laŭ statistiko, 7 el 1000 infanetoj en Ĉinio havas denaskan kormalsanon, tamen 15 el 1000 en altebenaĵoj. La Ĉina Federacio de Karitato en 2009 ellaboris la projekton por helpi geknabojn kun denaska kormalsano, kaj tiu aktivado por kuraci 1000 nacimalplimultajn geknabojn estis grava parto de la projekto. La 149 tibetaj geknaboj estis akceptitaj de 4 armeaj hospitaloj per la senpaĝa operacio.

 

    Matene de la 29-a de majo, Tshua Mujua la unua ricevis la operacion de dokotoro Wang Qi. La operacio sukcesis, ke ŝia koro iom post iom malgrandiĝis kaj normaliĝis. Ŝia patro mortis pro malsano, kiam ŝi estis 5-jara. Do la patrino devis subteni la familion per laborado en la kampo. La patrino diris, ke se ne estus helpo de la registaro, ŝi neniam povus pagi ĉirkaŭ 50 mil yuanojn por la operacio. En la 6-a de junio, ili revenis al Tibeto. Post duonjaro, ŝi povos kuri kiel normala knabino kaj povos en la estonteco normale labori, geedziĝi kaj havi infanon.

 


Tshwa Mujua kun la patrino atingis Pekinon 
 

Ili preparas por loĝi en la hospitalo 
 

La knabino kaj aliaj malsanuletoj 
 

la samĉambranineto donas manĝaĵojn. 
 

Helpite de flegistinto, ŝi vestas sin per hospitala robo. 
 

Ŝi ludas kun aliaj infanoj. 
 

La knabino, kondukata de dokotoro, iras al ekzameno antaŭ operacio. 
 
 
Tshwa ĉe la patrino
 

Doktoroj faras ekzamenon al infanoj. 
 

Doktoro Wang Qi diskutas kun aliaj doktoroj pri la operacio por Tshwa. 
 

En la ekzameno 
 

Tibetaj infanoj kaj gepatroj vizitas la knabinon antaŭ operacio. 
 

La patrino akompanas ŝin al la operaciejo. 
 

Sukcesis la operacio. 
 

Tshwa en la ICU-ĉambro. 
 

Tshwa ellasis ICU-ĉambron. 
 
 
La patrino ridas pro la bonstato de sia filino.

 

Redaktoroj: Zhao Xi kaj Zhang Xiaotong

 

 

 
Desmet', Petro; Horvath, Jozefo. Bildvortaro en Esperanto. – Antverpeno: Flandra Esperanto-Ligo, 2012. – 800 p., il.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng