Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Parolo de Lee Yeong-Koo en la inaŭguro de la Semajno por Kultura Interŝanĝo de Ĉinio kaj Koreio
2012-09-25

Semajno por Kultura Interŝanĝo de Ĉinio kaj Koreio (V)

 

    En la inaŭguriĝo de la Semajno por Kultura Interŝanĝo de Ĉinio kaj Koreio kun la temo "Marŝu kune la popoloj ĉina kaj korea", finalo de la agadoj de la Azia Jaro por Esperanto, la parolon faris d-ro Lee Young-Koo, universitata profesoro kaj veterana e-isto, kiu de longa tempo kunlaboras kun ĉinaj e-istoj.

 

La Red.

 

 
D-ro Lee Young-Koo en parolado (foto de Shi Guang)

 

Estimataj gastoj,

 

    Bonan tagon !

 

    Okaze de la 20-jara datreveno de la establo de la diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Koreio kaj por profundigo de la kulturaj interŝanĝo kaj studo de la du landoj, la ĉi-foja Semajno por Kultura Interŝanĝo de Ĉinio kaj Koreio en Seulo havas gravan signifon.

 

    Kiel ĉiuj scias, Esperanto estas lingvo por la paco. Nuntempe, la rilatoj inter Ĉinio kaj Japanio serioze malharmoniĝis pro la insularo Diaoyu. Espereblas, ke la agadoj de e-istoj por la paco povos fari kontribuon al solvado de tiu ĉi konflikton inter la du landoj.

 

    Mi multen atendas de la Semajno por Kultura Interŝanĝo de Ĉinio kaj Koreio el la jenaj tri programeroj : la foto-ekspozicio pri la urbo Qingdao por la prezentado de la Internacia Hortikultura Ekspozicio en Qingdao en la Jaro 2014, la ekspozicio pri kaligrafaĵoj fare de eminentaj kaligrafoj de Ĉinio kaj Koreio kaj la kunsido de e-istoj ĉinaj kaj koreaj, kiuj okazas en la bela aŭtuno.

 

    Mi esperas, ke tiu ĉi evento povos malfermi novan paĝon de la kultura interfluo inter Ĉinio kaj Koreio.

 

    Fine, mi deziras ke la semajno estu brila kaj fruktodona.

 

    Dankon al ĉiuj !

 

(Esperantigita de Wang Lihua laŭ la ĉina tradukaĵo el la korea lingvo)

 

 

 
En la jaro 2011 IEK (Internacia Esp-Konferenco) okazis en urbo Wuhano, Ĉinio,s-ano Eugene de Zilah, la ĉefredaktoro de La Gazeto, prelegis pri "ĉina saĝo en eŭropa perspektivo", li elcitis la tradukon de Daŭo De Jing de Laozi, esperantigita de Wang Chongfang...
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng