Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Okazis la Internacia Popolkant-Arta Festivalo 2012 en Nanning, Ĉinio
2012-09-26


La artistoj dancas originalan dancon de ĉinaj minoritaj naciecoj en Guangxi. 
 

Afrikaj artistoj faras prezentadon pri kanto kaj danco titolita "Afrika Ritmo". 

 

    La 22-an de septembro inaŭguriĝis la Internacia Popolkant-Arta Festivalo 2012 en Nanning, ĉefurbo de Guangxi-a Zhuang-Nacieca Aŭtonoma Regiono. Vespere de la sama tago okazis speciala prezentado de eksterlandaj artistoj. La artistoj el 13 landoj, inkluzive de Germanio, Sud-Afriko kaj Birmo, donis al la spektantoj mirindan festenon por la okuloj kaj oreloj kun ekzota stilo kaj speciala intrigo.

 

    La komenco de la prezenta vespero jam alportis ĝojan klimakson al ĉiuj ĉeestantoj. Kanada naci-arta grupo dancis "Rondan Dancon", kiu emociigis la spektantojn per energia kaj viva prezentado de la dancistoj. Multaj ĉeestantoj aplaŭdis. Kaj, en la interprezetado, artistoj de diversaj landoj rekte venis al la spektantaj sidejoj kaj dancigis la spektantojn sekvante la muzikan melodion. Ĉiuj dancis kun ĝoja paroksismecco sendistinge la prezentanton aŭ la spektanton.

 

    Kvankam malsamas haŭtkoloroj, vestoj, landoj, kantoj kaj dancoj, tamen la artistoj kune kantis popolkantojn per diversaj lingvoj sub la sama ĉielo.

 

Redaktoroj: Liu Sigong kaj Xie Ruifeng

 

 

 
En la jaro 2011 IEK (Internacia Esp-Konferenco) okazis en urbo Wuhano, Ĉinio,s-ano Eugene de Zilah, la ĉefredaktoro de La Gazeto, prelegis pri "ĉina saĝo en eŭropa perspektivo", li elcitis la tradukon de Daŭo De Jing de Laozi, esperantigita de Wang Chongfang...
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng