Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Monaĥejoj en Tibeto estas honoritaj pro sia protekto de sutroj sur palmo-folioj
2012-09-26


En la premio-dona ceremonio 
 

Sutroj sur palmo-folioj 

 

    La 24-an de septembro la Popola Registaro de la Tibeta Aŭtonoma Regiono aranĝis ceremonion por resumi laboron de protekto de sutroj sur palmo-folioj ekpraktikitan en la jaro 2006 kaj honori la Tibetan Muzeon, la Administrejon de la Potala Palaco, la monaĥejojn Tashilhunpo, Drepung kaj Sakya kaj aliajn dekojn da unuoj kaj personojn, kiuj gajnis elstarajn atingojn en protekto de sutroj sur palmo-folioj.

 

    La palmo-folioj estas faritaj el folioj de la arbo Corypha umbraculifera post specialaj teknologioj. Ligitaj en libra formo per ŝnuro la sutroj gravuritaj sur la folioj kaj figuroj de Budho pentritaj sur ili povas esti konservataj kelkcentojn da jaroj. La sutroj plej frue aperis en Hindio kaj poste estis enkondukitaj en Ĉinion sekve de budhismo. En monaĥejoj en Tibeto kaj Yunnan de Ĉinio estas granda nombro da sutroj sur palmo-folioj.

 

    La sutroj sur palmo-folioj devenis de Hindio. Ili enhavas almanakon kaj aliajn tibetajn tradiciajn valorajn kulturajn heredaĵojn, estas tute sola materialo por studi budhisman historion, tradukan historion de budhismo, scienc-teknologian historion kaj historion pri kultura interŝanĝo inter Ĉinio kaj Hindio. Laŭ konigo de rilata poeto okupiĝanta pri protekto de sutroj sur palmo-folioj en Tibeto, nun Tibeto havas pli ol mil titolojn da manuskriptoj de sanskritaj sutroj sur palmo-folioj en ĉirkaŭ 60 mil paĝoj.

 

Redaktoroj: Zhang Shuang kaj Niu Xueqin

 

 

 
En la jaro 2011 IEK (Internacia Esp-Konferenco) okazis en urbo Wuhano, Ĉinio,s-ano Eugene de Zilah, la ĉefredaktoro de La Gazeto, prelegis pri "ĉina saĝo en eŭropa perspektivo", li elcitis la tradukon de Daŭo De Jing de Laozi, esperantigita de Wang Chongfang...
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng