2012-09-26
 Aktoroj de Chaozhou-opero faras prezentadon en la festivalo. |
La 24-an de septembro inaŭguriĝis en Shantou, urbo de Guangdong-provinco la 4-a Chaozhou-opera Festivalo kun la temo "Ĥore prezenti Chaozhou-operon, kune konstrui feliĉan hejmvilaĝon". Kaj per tio oficiale komenciĝis la laboro por enmeti Chaozhou-operon en la "Nomliston de Homaj Nematerialaj Kulturaj Heredaĵoj" de Unesko.
En la festivalo partoprenis ĉirkaŭ 3,000 reprezentantoj de 56 artaj grupoj el Ĉinio, Usono, Aŭstralio, Singapuro, Malajzio, Tajlando kaj tiel plu. Ili en sekva semajno prezentos 50 operojn en Shantou, Chaozhou, Jieyang kaj Shanwei.
Chaozhou-opero rakontas historion per Chaozhou-dialekto kaj tradiciaj dancoj kaj melodioj. Ĝi havas 446-jaran historion kaj disvastiĝis en la orienta parto de Guangdong kaj la suda parto de Fujian. Kun la paŝoj de elmigrintaj ĉinoj ĝi estis diskonigita en la sudorienta Azio, Eŭropo, Ameriko kaj Aŭstralio kaj fariĝis la grava parto de la kulturo de Chaozhou kaj Shantou.
Redaktoroj: Liu Sigong kaj Xie Ruifeng
|