Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
La Esperanto-klubo en Bilbao timas "indjanan" atakon
2012-09-26

    Tion asertas David de Ugarte en la blogo de la kooperativo. Malnovaj klubanoj opinias, ke la "eksteruloj" volas trudi al la klubo siajn proprajn projektojn, kiuj ne akordiĝas kun la prioritatoj de la klubo. Formala rifuzo de membriĝo laŭ la estraro de la klubo tamen ne okazis, "ĉar ne okazis formala peto pri membriĝo".

 

    David de Ugarte estas la fondinto kaj teoriulo de hispania kiberpunka grupo, kiu jam antaŭ pluraj jaroj ekinteresiĝis pri Esperanto ene de sia filozofio pri egaleca interrilatado. El tiu grupo naskiĝis entrepreno pri teknologia konsultado kun la nomo Las Indias Electrónicas.

 

    Ĉi-jare la grupo praktike ekuzis Esperanton, nomante sin "Indjanoj", kaj starigis planon pri turisma Esperanto-vilaĝo en la regiono proksima al Bilbao, kiel David de Ugarte lastatempe klarigis en intervjuo de Libera Folio. Antaŭ unu semajno li faris sukcesan Esperantlingvan prelegon pri siaj ideoj en la neesperantista aranĝo TEDx en Madrido, komparante Esperanton kun libera programaro. La prelego estis tekste tradukita sur granda ekrano, kaj ricevis fortajn aplaŭdojn de la ĉeestantoj.

 

    Malpli sukcesa estis lia posta vizito kun du aliaj "indjanoj" al la multjara sidejo de Grupo Esperantista de Bilbao en la malnova parto de la urbo. Laŭ rakonto de David de Ugarte, reprezentantoj de la klubo tiam definitive rifuzis akcepti ilian peton pri membriĝo en la klubo.

 

    - Ili malfermas la klubon nur du horojn en ĉiu semajno. Fakte ni ne nur volis membriĝi, ni ankaŭ portis bonan novaĵon. Kvin homoj retmesaĝis nin por lerni Esperanton... do, ni volis peti helpon de la klubanoj por organizi kurson dum kvar aŭ kvin tagoj, ĉar du el la lernontoj loĝas aliloke kaj devas vojaĝi centojn da kilometroj por partopreni.

 

    La klubo laŭ David de Ugarte tamen tute ne interesiĝis pri la lernemuloj.

 

    - Ili nur diris "ne" al la nia peto instrui Esperanton al la homoj kiuj retmesaĝis nin. Kiam ni demandis kial, ili nur diris ke ni povas instrui ilin en nia propra kooperativo.

 

    La Esperanto-klubo en Bilbao estis fondita en 1906 kaj havas propran sidejon en prestiĝa loko, en la malnova urbocentro. Tamen la klubo lastatempe ne tre aktivas. En la lasta ordinara kunsido ĉeestis kvin aŭ ses membroj, preskaŭ ĉiuj tre maljunaj, kaj ĉiam estas grandaj problemoj trovi homojn por la estraro.

 

    Kelkaj en la klubo tial timas, ke organizita grupo de eksteruloj povus amase membriĝi por kaperi la klubon, klarigas klubano Joxemari Sarasua:

 

    - Similaj precedencoj ekzistas, ekzemple en la andaluza urbo Malago, kun la Civito. La fakto, ke David de Ugarte kaj aliaj "indjanoj" havas fluajn rilatojn, almenaŭ ideologiajn, kun la Civito, kaj la komplimentoj, kiujn Silfer publike disŝutadas pri ili, ne helpas trankviligi pri iliaj intencoj.

 

    David de Ugarte refutas la asertojn, ke lia grupo troviĝus en proksimaj rilatoj kun la Civito, ideologie aŭ alimaniere:

 

    - Ĝi simple ne estas vero. Indjanoj antaŭ kelkaj jaroj akceptis s-ron Silfer kaj aŭskultis prelegon de li. Ni tute ne kundividis lian rigardon, kvankam la prelego estis bona kaj interesa. Manuel publikigis tiam tradukon de miaj konkludoj -- originale verkitaj hispane - kiuj laŭ mi estis baze kundividitaj de ĉiuj indjanoj. Se vi legas la tekston, vi klare komprenas ke ni ne ŝatas la novnaciismon de la Civitanoj. Sed ni ne insultas ilin. Simple ili estas homoj kiuj pensas malsame ol ni. Pensi malsame ol ni ne estas peko, nek insulto, ĝi estas simple malkonsento.

 

(el Libera Folio)

Redaktoro: Zhang Xiaotong

 
En la jaro 2011 IEK (Internacia Esp-Konferenco) okazis en urbo Wuhano, Ĉinio,s-ano Eugene de Zilah, la ĉefredaktoro de La Gazeto, prelegis pri "ĉina saĝo en eŭropa perspektivo", li elcitis la tradukon de Daŭo De Jing de Laozi, esperantigita de Wang Chongfang...
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng