2012-09-27
 Elfosado |
|
 Elfositaj potoj |
La 24an de septembro en Xinjiang okazis kunsido pri la arkeologia elfosado en gubernio Heshuo. Finiĝis la plej nova elfosado, en kiu oni elfosis 52 tombojn kun pli ol 600 raraj objektoj antaŭ-2000-jaraj, ekzemple argilaĵoj, lignaĵoj, bronzaĵoj, feraĵoj kaj glazuraĵoj. El iuj tomboj oni trovis skeletojn de ĉevaloj, ŝafoj kaj aliaj bestoj.
La arkeologia trovo plenigis la blankon de la homara historio en frua periodo en tiu regiono, kaj liveris valorajn materialojn por esplori la komencon kaj disvolviĝon de la antikva Silka Vojo de Ĉinio, la lokan historion, kaj kulturajn interŝanĝojn kun najbaraj lokoj kaj reciprokajn influojn.
(Redaktoroj: Zhang Shuang kaj Liu Zijia)
|