2012-09-27
 Energioŝpara aŭto |
La 25-an de septembro inaŭguriĝis en Kantono de Guangdong-provinco la 3-a Ĉina Kantona Internacia Ekspozicio de Malmultkarbonaj kaj Mediprotektaj Produktaĵoj kaj Teknologioj, kaj la Kantona Internacia Ekspozicio de Intelektaj Urboj. En la ekspozicio partoprenas 280 entreprenoj el Britio, Usono, Koreio, Francio, Hongkongo, Makao kaj Taiwan de Ĉinio.
La ĉi-foja ekspozicio kun la temo "Malmultkarbona ekonomio, intelektaj urboj, feliĉa vivo" havas ekspozician areon de 10 mil kvadrataj metroj. Dum la ekspozicio eksponiĝas plej novaj produktaĵoj ĉinaj kaj alilandaj en malmultkarbono, mediprotekto kaj intelektaj urboj. La ekspozicio starigis platformon por interfluo kaj kunlaboro de rilataj programoj.
La ĉi-foja ekspozicio estas senpage malfermita al la publiko. La eksponaĵoj temas pri traktado de balaaĵoj, projekto de konstruaĵoj, manĝaĵoj, dormo, trafiko, lumigo ktp. Dum la ekspozicio kantonanoj povas ne nur senpere kontaktiĝi kun malmultkarbonaj, mediprotektaj kaj intelektaj produktaĵoj avangardaj en Ĉinio kaj aliaj landoj, sed ankaŭ aŭskulti prelegojn pri plej novaj esploraj atingoj pri malmultkarbona kaj intelekta vivo en la estonteco faritajn de ĉinaj kaj alilandaj aŭtoritataj fakuloj.
Redaktoroj: Zhang Shuang kaj Niu Xueqin
|