Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
San-Franciska registaro difinis la Tradician Tagon por Amikeco inter la Ĉina kaj Usona Popoloj
2012-09-27

 
La ceremonio por pendigi la ĉinan nacian flagon

 

    Je la 10-a horo de la 25-a de septembro laŭ la loka tempo, okazis en San-Francisko de Usono ceremonio pendigi ĉinan nacian kvinstelan flagon por festi la 63-an datrevenon de la fondiĝo de la Ĉina Popola Respubliko. Li Mengxian, urbestro de San-Francisko, kaj Gao Zhansheng, ĝenerala konsilanto de la ĉina konsulejo en San-Francisko, kune prezidis la ceremonion en la urbodomo. Li Mengxian anoncis, ke tiu tago estu Tradicia Tago por Amikeco inter Ĉina kaj Usona Popoloj. Ĉeestis al la ceremonio dekoj da invititoj inkluzive de ĉin-devenaj prezidanto kaj membroj de la urba parlamento, registaraj oficistoj kaj reprezentantoj de ĉinaj elmigrintaj komunumoj.

 

    Li Mengxian diris, ke la ĉiujara pendigo de la ĉina nacia flago estas grava aktivado de la San-Franciska registaro. De kiam la du urboj San-Francisko kaj Ŝanhajo ĝemeliĝis en la jaro 1979, pli kaj pli oftiĝas la kontaktoj inter la popoloj de la du urboj kaj pli kaj pli profundiĝas ilia amikeco.

 

    Li Mengxian faros sian unuafojan viziton al Ĉinio novembre. Li vizitos Pekinon, Ŝanhajon kaj Kantonon.

 

Redaktoroj: Zhang Shuang kaj Xie Ruifeng

 

 

 
En la jaro 2011 IEK (Internacia Esp-Konferenco) okazis en urbo Wuhano, Ĉinio,s-ano Eugene de Zilah, la ĉefredaktoro de La Gazeto, prelegis pri "ĉina saĝo en eŭropa perspektivo", li elcitis la tradukon de Daŭo De Jing de Laozi, esperantigita de Wang Chongfang...
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng