2012-09-28
 Ĉinaj landlimaj policistoj en komuna kontrolado ĉe akvoareo de Mekong-rivero |
La 26-an de septembro plenumiĝis la 6-a komuna patrola tasko sub gvido de la Mekong-rivera Komandejo por Komuna Patrolo post veturado de 521 kilometroj en 125 horoj. Dum la patrolado oni faris kontroladon al 23 ŝipoj, 85 personoj, 1350 tunoj da varoj kaj 4 aŭtoj.
Dum la komuna kontrolado farita de Ĉinio kaj membroj de la Asocio de Landoj de Sudorienta Azio, la ŝiparo de Ĉinio, Laoso, Birmo kaj Tajlando faris la unuan komunan kontroladon ĉe akvoareo de Mekong-rivero kaj la tero proksime al Laoso ĉe Mekong-rivero kaj kontrolis trapasantajn suspektindajn ŝipojn, personojn kaj varojn. Tio disvastigis kunlaboran kampon pri kontrolado kaj efike plifortigis administradon kaj superregadon al la baseno de Mekong-rivero.
Redaktoroj: Zhao Xi kaj Niu Xueqin
|