2012-09-28
 Aranĝado ekster la muzeo |
Muzeo de Moderna Arto en Ŝanhajo transformita el la Pavilono pri Urba Estonteco de la Ŝanhaja Monda Ekspozicio estos malfermita al la publiko en la 1-a de oktobro. Ĝi ĉiutage akceptos maksimume 6,000 vizitantojn, kaj antaŭ la vizito oni devas sin anonci ĉe la retpaĝaro Eastday.
Ĝi estas la unua ŝtatposedata muzeo de moderna arto en la ĉeftero de Ĉinio kaj konsistas el 12 salonoj kun plankareo de 40 mil kvadrataj metroj, kiuj konservas verkojn de moderna arto depost la jaro 1980. La 9a Ŝanhaja Bienalo kun la temo "Denove Produkti Elektron" estos la unua ekspozicio post la inaŭguro de la muzeo.
(Redaktoroj: Zhao Xi kaj Liu Zijia)
|