Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Radio-intervjuo
2012-09-28

    Estas mardo, la 25-a de septembro. Mi estas survoje al Kopenhago. Melby, la vilaĝeto, en kiu mi loĝas, situas 60 km norde de la ĉefurbo de Danlando. Por la vojaĝo de mia hejmo al la urbo mi bezonas iom malpli ol horon. Hodiaŭ mi veturos en la centron de la urbo por renkonti la al mi persone nekonatajn Ulla kaj Peter.

 

    Antaŭ kelkaj tagoj telefonis al mi Betty kaj demandis min, ĉu mi pretas lasi min intervjui pri Esperanto. Mi memkompreneble jesis, kaj ŝi donis al mi telefonnumeron de Ulla, kiu, kiel mi poste ekscias, estas redaktoro de la radiostacio 24syv (24sep: Ĝi sendas 24 horojn dum ĉiuj 7 tagoj de la semajno.) Kun ŝi mi do interkonsentis, ke hodiaŭ intervjuu min Peter Adolphsen.

 

    Mi alvenas rektatempe por povi trovi parklokon kaj la indikitan adreson. La konstruaĵo situas en la "viand-urbo", do la iama centro de la kopenhaga viandvendado. Ĝi estas, kiel multaj aliaj ĉi tie, neflegita, plena de grafitioj. Mi eniras, ene la sama, naŭza aspekto. En halogranda ĉambro kelkaj junuloj sidas ĉe diversaj tabloj, manĝas, babilas, uzas komputilon. Mi min turnas al la viro plej proksima al la enirejo, diras mian nomon kaj ke mi havas interkonsenton kun Ulla. Post iom da tempo ŝi aperas kaj gvidas min en la "studion". Malgranda ĉambro kun uzita tablo, sur kiu staras du mikrofonoj. Aperas ankaŭ Peter, kiu prezentas sin kaj klarigas, pri kio temas: La radiostacio estas preparanta serion da elsendoj sub la komuna titolo "Den Store Roman" (La Granda Romano), en kiuj aŭtoroj intervjuas personojn, kiuj havas scion pri temo, kiun la aŭtoro intencas pritrakti en unu el siaj venontaj verkoj. Li mem intencas verki sciencfikcian romanon, en kiu la ŝtatestro de iu fantazilando proponas al siaj ŝtatanoj, ke oni akceptu Esperanton kiel la nacian lingvon.

 

    Kiam la preparoj por la registrigo komenciĝas, mia impreso ŝanĝiĝas: La tekniko bone funkcias, kaj Ulla kaj Peter montriĝas fakuloj kun profunda scio pri tio, kion ili faras. Por sia romano Peter jam verkis nacian himnon, kiun li petas min traduki en Esperanton. Mi faras mian plej bonon, substrekante, ke poezio certe ne estas io, pri kio mi kompetentas.

 

    Mi ricevas kelkajn konsilojn, kiel mi rilatu al la mikrofono, post kelkaj testoj la registrado komenciĝas.

 

    Peter unue demandas pri mi mem kaj mia historio. Li jam scias, ke ekzistas kelk mil "denaskaj" esperantistoj. Kiam li ekscias, ke miaj gepatraj lingvoj estas la germana, dana kaj Esperanto, ni diskutas iom pri la demando, ĉu plurlingveco estas avantaĝo aŭ ne. Se oni vere lernas la lingvojn, certe tiel estas. Sed ni ankaŭ samopinias, ke bedaŭrinde en Danlando multaj enmigrintoj lernas nek la danan nek la gepatran lingvon sufiĉe bone. Tiel ili venas en la bedaŭrindan situacion havi neniun lingvon, kiun ili vere bone regas.

 

    Kelkaj demandoj celas la lingvon Esperanto. Mi havas la eblon skizi kelkajn bazajn faktojn, i.a. klarigi, kial Esperanto estas multe pli simpla ol la naciaj lingvoj.

 

    Peter ankaŭ demandas pri la ideologio de Esperanto. Mi respondas, ke ja daŭre ekzistas homoj, kiuj opinias, ke la nura komuna uzo de la Internacia Lingvo gvidos al pli paca mondo. Sed al tiu grupo mi ne apartenas. La ideologio enkonstruita en Esperanton, se entute, estas, ke homo, kiu eniras la mondon de Esperanto, rajtas esperi renkonti homojn, kiuj estas malfermaj al kaj interesitaj pri renkontiĝoj kun fremdaj homoj, kulturoj kaj ideoj.

 

    "Kiel la esperantistaro reagus, se vere iu ŝtato enkondukus Esperanton kiel sian nacian lingvon?" Kion respondi? Mi koncedas, ke la argumento, ke Esperanto estu la dua lingvo por ĉiu, kaj ke ĉiuj estus samŝancaj rilate al la lernado de la lingvo, forfalus iagrade. Mi supozas, ke kelkaj hurlus pro tio, sed ke aliaj eble ĝojus kaj puŝus, ke aliaj nacioj sekvu tiun ekzemplon.

 

    Peter mencias la himnon. Li laŭtlegas la danan tekston kaj petas min laŭtlegi mian tradukon. Poste li provas mem legi la Esperanto-tekston.

 

    La 60 minutoj rapide pasas. Ulla kaj Peter estas kontentaj pri la rezulto. Peter kaj mi interŝanĝas donacetojn. Li ricevas de mi mian malgrandan kajeron "Konciza Esperanto-gramatiko por danlingvanoj", li donacas al mi "Brummstein", unu el liaj publikigitaj rakontoj. Ulla informas, ke la registraĵo estos elsendata iam en Januaro, vespere je la 20-a horo. Peter, kiu estis bone preparinta sin por la intervjuo, ankaŭ sciis, ke infanoj, kiuj unue lernas Esperanton, poste pli facile lernas aliajn (hindeŭropajn) lingvojn. Li rakontas, ke li al la lernejo, kiun lia filo frekventas, proponos instruadon de Esperanto en la 5-a kaj 6-a klasoj.

 

    Hejmenveturante mi provas pritaksi la intervjuon. Mi estas kontenta. Memkompreneble ne eblas en la daŭro de unu horo prezenti ĉiujn aspektojn. Sed ŝajnas al mi, ke Peter per siaj demandoj donis al mi la eblon skizi pozitivan bildon pri Esperanto. Kion mi postulu pli.

 

(el Peter Weide)

Redaktoro: Liu Zijia

 
En la jaro 2011 IEK (Internacia Esp-Konferenco) okazis en urbo Wuhano, Ĉinio,s-ano Eugene de Zilah, la ĉefredaktoro de La Gazeto, prelegis pri "ĉina saĝo en eŭropa perspektivo", li elcitis la tradukon de Daŭo De Jing de Laozi, esperantigita de Wang Chongfang...
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng