2012-09-28
La 26-an de septembro inaŭguriĝis la 8-a Yabaolu-a Pelta Festivalo en la orienta placo ĉe la domego Wanbang de Yabaolu-strato en Pekino, Ĉinio. La festivalon kune okazigis 6 unioj inkluzive de la proprietula komitato de Wanbang-domo, Internacia Pelta Asocio, Kopenhaga Leda Asocio kaj Nord-Amerika Fela Asocio. Ĉeestis al la inaŭguro komercistoj el diversaj landoj, profesiaj specialistoj kaj lokaj registaraj oficistoj.
Oni jam sukcese organizis la festivalon en Yabaolu-strato 7 fojojn. La festivalo estas bona platformo por internacia komercado. Laŭ statistiko, ĉiujare pli ol 6,000 komercistoj el Rusio, Orient-Eŭropo, Afriko kaj arabaj landoj venas al la festivalo, kaj ĉiutaga negoca valoro superis milionon da usonaj dolaroj. La festivalo ne nur antaŭenpuŝis la internacian komercon sed ankaŭ vigligis la lokan ekonomion.
Redaktoroj: Su Yijun kaj Xie Ruifeng
|