Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Yang Jiechi ĉeestis kunvenon de seslandaj ministroj pri eksteraj aferoj
2012-09-29

 
Yang Jiechi en la kunveno de seslandaj ministroj pri eksteraj aferoj
 

La kunveno de seslandaj ministroj pri eksteraj aferoj 

 

    La 27-an de septembro okazis en Nov-Jorko de Usono kunveno de ministroj pri eksteraj aferoj de Ĉinio, Usono, Rusio, Britio, Francio kaj Germanio por diskuti pri la nuklea problemo de Irano. La kunvenon ĉeestis ĉina ministro pri eksteraj aferoj Yang Jiechi.

 

    La seslandaj ministroj pri eksteraj aferoj interŝanĝis opiniojn pri la situacio de la nuklea problemo de Irano kaj pri la estonta laboro. Ili emfazis, ke ili daŭre tenos kaj antaŭenpuŝos dialogon kun Irano, decidas daŭre klopodi por kiel eble plej frue solvi la nuklean problemon de Irano per intertraktado, esperas frue aranĝi novan dialogon kun Irano kaj havigi al la dialogo efektivan progreson.

 

    Yang Jiechi emfazis, ke la dialoga kunlaboro igis pozitivan tendencon malfacile atingeblan, kaj ankoraŭ estas spaco por diplomatia penado. La ses landoj devas plifortigi diplomatian penadon, teni kaj antaŭenpuŝi dialogon, stabiligi situacion de la nuklea problemo de Irano, iom post iom serĉi ĉiuflankan, longtempan kaj konvenan solvmetodon. Por tio la ses landoj devas frue fari novan dialogon kun Irano kaj klopodi por ke ĝi akiru progreson.

 

    Yang Jiechi diris, ke Ĉinio ĉiam prenas objektan, justan kaj respondecan starpunkton kaj klopodas por interpacigi kaj akceli intertraktadon kaj ludis konstruivan rolon por antaŭenpuŝi dialogon inter la ses landoj kaj Irano. Ĉinio volas teni komunikadon kun aliaj kvin landoj, fortigi reciprokan kunlaboron kaj daŭre persisti en la solvado per diplomatio.

 

Redaktoroj: Zhao Xi kaj Niu Xueqin

 

 

 
En la jaro 2011 IEK (Internacia Esp-Konferenco) okazis en urbo Wuhano, Ĉinio,s-ano Eugene de Zilah, la ĉefredaktoro de La Gazeto, prelegis pri "ĉina saĝo en eŭropa perspektivo", li elcitis la tradukon de Daŭo De Jing de Laozi, esperantigita de Wang Chongfang...
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng