Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Jia Qinglin intervidiĝis kun japanaj amikaj personoj
2012-09-29


Jia Qinglin (la dua de sekstre) intervidiĝas kun Kōno Yōhei kaj aliaj japanaj amikoj 

 

    La 27-an de septembro Jia Qinglin, prezidanto de la Tutlanda Komitato de la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco, intervidiĝis kun Kōno Yōhei, eksa prezidanto de la Japana Ĉambro de Reprezentantoj kaj estro de la Japana Asocio por Akcelado de Internacia Komerco, kaj aliaj japanaj amikaj personoj en Pekino.

 

    Jia Qinglin diris, ke ĉi-jaro estas la 40-a datreveno de normaliĝo de la diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Japanio, kaj ĝi devus fariĝi bonŝanca jaro de la du landoj por pliintimigi la interrilatojn. Sed la "ŝtatigo" de Diaoyu-insulo kaj ĝiaj akcesoraj insuletoj farita de la japana registaro malgraŭ la plurfoja serioza oponado de Ĉinio, puŝis la rilatojn inter Ĉinio kaj Japanio en severan situacion senprecedencan. De la antikveco Diaoyu-insulo kaj la apudaj insuletoj estas parto de la teritorio de Ĉinio, kaj pri tio klaraj estas la historia fakto kaj juro. La japana registaro devas plene koni la seriozecon de la nuna situacio, fronti la problemon de disputo pri la insuloj, kaj rapide korekti siajn erarojn por eviti pli grandan damaĝon al la rialtoj inter la du landoj.

 

    Kōno Yōhei diris, ke la rilatoj inter Ĉinio kaj Japanio estas ege gravaj por la du landoj, Azio kaj eĉ la tuta mondo. Ili zorgas pri kaj klopodas por la amikeco inter la du landoj. Ili sentas doloron pro la nuna stato kaj volas daŭre ludi pozitivan rolon por antaŭenpuŝi la rilatojn inter Ĉinio kaj Japanio.

 

Redaktoroj: Zhao Xi kaj Xie Ruifeng

 

 

 
En la jaro 2011 IEK (Internacia Esp-Konferenco) okazis en urbo Wuhano, Ĉinio,s-ano Eugene de Zilah, la ĉefredaktoro de La Gazeto, prelegis pri "ĉina saĝo en eŭropa perspektivo", li elcitis la tradukon de Daŭo De Jing de Laozi, esperantigita de Wang Chongfang...
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng