Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
La Konfucea Instituto de la Sankta-Maria Universitato de Kanado prezentas ĉinan tradician kulturon
2012-09-29

de LAI HAILONG

 


Pan Wei (dekstre) kaj Bao Fanyu, direktoroj de la Konfucea Insituto de la Sankta-Maria Universitato 
 

Scivolemaj rigardantoj 
 

Kanadano lernas kaligrafion. 

 

    Julie de 2012 okazis denove en Halifax-urbo de Kanado multkultura festivalo. Pro favora politiko de la loka registaro pri protektado de kultura diverseco, bone floras diversaj kulturoj en Kanado. Profitante la ŝancon, la Konfucea Instituto de la Sankta-Maria Universitato en Kanado starigis kelkajn tendojn por prezenti ĉinan tradician kulturon en la festivalo.

 

    La Konfucea Instituto en la Sankta-Maria Universitato estis konstruita kune de la Xiamen-a Universitato de Ĉinio kaj Sankta-Maria Universitato de Kanado antaŭ du jaroj. Pro bona kunlaboro de la ĉina kaj kanada direktoroj de la instituto, la lernejo funkciigis kursojn de la ĉina lingvo, kaj aliajn kursojn de erhu-o, ĝeng-o, kaligrafio, ĉina pentrado,tajĝjiĉuan-o kaj wuŝu-o, ke lokaj popolanoj ekhavis grandan intereson pri la ĉina kulturo.

 

    La ruĝaj tendoj en la festivalo aspektis kiel ĉinaj tradiciaj domoj por novaj geedzoj. Sed en la tendoj anstataŭ novaj geedzoj, troviĝis libroj, muzikaj instrumentoj, pentraĵoj, kaligrafiaĵoj, la kvar trezoroj de la knabineto de klerulo (tio estas skribpeniko, tuĉbastoneto, tuĉfrota ŝtonplato kaj papero), papertranĉaĵoj, ĉinaj nodoj, lanternoj, ventumiloj kaj aliaj metiartaĵoj. Plie estis eksponaj tabuloj por prezenti la Konfucean Instituton kaj ĝiajn lernoobjektojn.

 

    Flanke de iu tendo estis klarigoj de la 12 simbolaj bestoj asociitaj kun la 12-jara ciklo, el kiuj ĉiu estas uzata por signi la jaron de la naskiĝo de persono. Multaj vizitantoj interesiĝis pri la 12 bestoj kaj pli multaj estis altiritaj de laborantoj vestantaj sin per ĉinaj tradiciaj vestoj, ekzemple manĉurina robo kaj ruĝa kostumo. Kiam laborantoj komencis infuzi teon, al ili venis rigardantoj scivolemaj al teservico kaj teinfuza procezo. Samtempe laborantoj diskonigis al ili famajn specojn de la ĉina teo kaj tearton kaj multaj homoj sin anoncis por aniĝi al kursoj de la Konfucea Instituto.

 

    "Estas la dua fojo por la Konfucea Instituto de la Sankta-Maria Universitato partopreni en la multkultura festivalo kaj ĉiufoje ni multe akiris," diris Pan Wei, ĉina direktaro de la Konfucea Instituto.

 

    Multaj kanadanoj volas koni ĉinan kulturon en la komenco, kaj fine eklernas en kursoj de la Konfucea Instituto. Inter la kursanoj estas 60-jaraj maljunuloj kaj ankaŭ malgrandaj infanoj, tio tamen ne malhalpas ilian lernadon kaj nek influas la atmosferon en la kurso.

 

    La kaligrafia kurso daŭras 2 monatojn. Sed iuj lernantoj ne povas ĉeesti ĉiujn lecionojn pro okupiteco. Ekzemple, Kristina pretendis esti plej maldiligenta studento en la kurso. Ĉar ŝi ne havas tempon por praktiki kaligrafion, ŝi povas plenumi sian verkon nur en la leciono, kiun ŝi povas ĉeestis nur unufoje semajne. Sed rigardinte ŝiajn verkojn oni ne povas kredi, ke ŝiaj kaligrafaĵoj povas atingi tian nivelon post mallonga lernado. Kristina diris, ke ŝi ŝuldas tion al tre bona instruisto.

 

    Antaŭe Pan Wei kredis, ke nur han-lingvanoj povas bone kaligrafi. Sed nun ŝi kredas, ke arto ne havas landlimon.

 

Redaktoroj: Zhao Xi kaj Zhang Xiaotong

 

 

 
En la jaro 2011 IEK (Internacia Esp-Konferenco) okazis en urbo Wuhano, Ĉinio,s-ano Eugene de Zilah, la ĉefredaktoro de La Gazeto, prelegis pri "ĉina saĝo en eŭropa perspektivo", li elcitis la tradukon de Daŭo De Jing de Laozi, esperantigita de Wang Chongfang...
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng