2012-09-29
Semajno por Kultura Interŝanĝo de Ĉinio kaj Koreio (VI)
Teksto de Wang Lihua kaj Fotoj de Wang Lihua kaj Shi Guang
Vespere de la 25-a de septembro okazis en la ĉefstabejo de la Korea E-Asocio en la urbo Seulo la longe atendata kunsido de e-istoj ĉinaj kaj koreaj kun la temo "Esperanto starigis la amikecan ponton inter la esperantistoj ĉinaj kaj koreaj", unu el la agadoj de la Semajno por Kultura Interŝanĝo de Ĉinio kaj Koreio kun la temo "Marŝu kune la popoloj ĉina kaj korea". La kunsidon prezidis s-ro Wang Ruixiang, direktoro de la oficejo de la Ĉina E-Ligo, kaj ĉeestis ĉ. 30samideanoj ĉinaj kaj koreaj. Ĉiuj ĉeestantoj unue silentis 2 minutojn por esprimi respekton al s-ro Lee Chong-yeong, kiu faris grandan kontribuon al la Azia Movado de Esperanto.
En la kunsido la ĉina E-Ligo kaj la Korea E-Asocio reciprokis librojn kaj gazetojn kiel donacojn. Samideanos-ino Kim Uson, eksa vicprezidanto de la Korea E-Asocio, faris parolon kaj rememorigis s-ron Lee Chong-yeong, laǔdante lian kontribuon por la disvolvado de la Azia Movado de Esperanto; s-ino Parka Sunyeon, estro de la Seula Filio de la Korea E-Asocio, prezentis la E-movadon en Koreio kaj iliajn E-eldonaĵojn. S-ro Lee Jung-Kee, eksa prezidanto de la Komisiono pri Azia E-Movado de UEA, montris sian esperon en la parolo, ke la esperantistoj de Ĉinio, Koreio kaj Japanio devos intensigi kunlaboron inter si kaj servi kiel motoro de la Azia Movado de Esperanto. Samideano Shi Guang, laboranto de la oficejo de la Ĉina E-Ligo, prezentis la laboron de la ligo kaj la ĝeneralan situacion de la E-movadon de Ĉinio kaj samideano Wang Lihua, redaktoro de El Popola Ĉinio, iom parolis pri la 125-jariĝo de Esperanto, konigis la laboron de E-sekcio, siajn kolegojn en la redakcio, kiuj sin dediĉas al la E-paĝoj de El Popola Ĉinio kaj tiuj de la Ĉina Internacia Informa Centro.
Krome, la kunsidantoj montris siajn proprajn opiniojn pri la E-movado ne nur de Ĉinio kaj Koreio, sed ankaŭ pri tiu de Azio kaj de la tuta mondo, kun la espero, ke la nobla idealo de nia lingvo daŭre brilos super la juna generacio kaj ke nia movado pluapaŝe progresos... Intertempe, oni retrorigardis la pasintajn agadojn kaj antaŭrigardis la belan perspektivon de nia lingvo, kiu servis, servas kaj daŭre servos por la paco de la mondo, por la evoluo de la socio kaj por la amikeco inter la tutmondaj popoloj, memore al la 125-jariĝo de Esperanto.
La kunsido finiĝis en varma, harmonia kaj gaja atmosfero kun komuna deziro, ke la esperantistaro de Azio kune kun tiu de la tuta mondo kontinue klopodu por realigi la noblan idealon de nia lingvo Esperanto kaj evoluigi ĝian vivipovan movado.
La ĉeestantoj kune kantis la Esperantan himon "La Espero" kaj ŝuldas al Zamenhof siajn gajan renkontiĝon kaj ĝojon en la vespero, ĉar estas li kiu kreis la projekton de la internacia lingvo Esperanto antaǔ 125 jaroj. Oni adiaǔis kun bedaǔro kaj promesis revidi venontfoje.
|