Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Arto de Sigelila Gravurado
2012-10-08

Kompilita de Li Qiang kaj Zhang Meizhi

 


Sigelo de Qin-dinastio 
 
 
Sigelo de Tang-dinastio
 

Sigelilo de Qing-dinastio 

 

    La arto de sigelila gravurado estas unu el la originalaj tradiciaj artoj de Ĉinio. Kutime oni gravuras sur sigelilo ĝŭan-kaligrafaĵojn.
(Legu artikolon "Kaligrafio" http://www.espero.com.cn/se/txt/2012-07/16/content_468245.htm.)

 

    Antaŭ 3 000 jaroj, en Shang-dinastio de Ĉinio, oni gravuris ideogramojn sur testuda ŝelo aŭ besta osto. La unuaj sigeliloj aperis en la periodo de Printempo kaj Aŭtuno kaj tiu de Militantaj Regnoj (770-221 a.K.) kaj oni nomis ilin ŝi. Ili estis faritaj el jado aŭ bronzo kaj servis kiel aŭtentikigilo de la suvereneco de reĝo. Poste oni faris sigelilon tigraspekta en du pecoj. Ĝi estas aŭtentikigilo por komandi armeon.

 

    Post sia unuigo de Ĉinio la Unua Imperiestro (259-210 a.K.) de Qin-dinastio difinis, ke ŝi estas uzata ekskluzive de imperiestro. En Han-dinastio (206 a.K-220 p.K.) estis difino, ke la sigeliloj de imperiestro, lia edzino kaj dukoj havas la nomon ŝi, tiuj de ŝtataj oficistoj jin, kaj tiuj de generaloj ĝang. Oni distingis rangojn de posedantoj per materialo de sigelilo, formo de ĝia tenilo kaj koloro de rubando sur ĝi. La sigeliloj estas faritaj el oro, arĝento, bronzo, jado k.a. La teniloj havas formojn de tigro, testudo kaj aliaj. La rubando estas purpura, blua, nigra aŭ flava.

 

    Antikve sigeliloj estis praktike uzataj. En la dinastioj Sui, Tang kaj Song (518-1279 p.K.) brile prosperis kaligrafio kaj pikturo, sed ilin ne sekvis la arto de sigelila gravurado. La ideogramoj sur sigeliloj de tiamaj ŝtataj oficistoj estas rigidaj kaj malfacile legeblaj. Tamen jam aperis aprecaj sigeliloj. Aprezisto, kolektanto, aŭ imperiestro sigelis per sia sigelilo majstraĵojn de kaligrafo kaj pentrarto por atesti, ke li ilin posedis aŭ ĝuis. En la lastaj jaroj de Yuan-dinastio (1279-1368 p.K.) pentristo Wang Mian faris ŝtonan sigelilon kaj sigelis siajn pentraĵojn per ĝi. En Ming-dinastio (1368-1644 p.K.) la arto de sigelila gravurado atingis la kulminon de sia prosperiĝo. Eminenta kaligrafo-pentristo Wen Peng (1498-1573 p.K.) liberigis la arton de sigelila gravurado el la kadro de nura praktika uzo kaj multe levis ĝian artan valoron. Poste gravuristo He Zhen kaj Wen Peng kune esploris pri la gravura arto. Dum sia vivo ili faris multe da sigeliloj kaj havis aron da lernantoj. De tiam sigelila gravurado estas ne nur por aŭtentikigo, sed fariĝis memstara arto. En la 400 jaroj de la tempo de He Zhen kaj Wen Peng ĝis la lastaj jaroj de Qing-dinastio (1644-1911 p.K.) pompe kreskis la arto kaj aperis multaj skoloj.

 

    En la antikva Ĉinio, krom sigeliloj por ŝtataj oficistoj, estis ankaŭ privataj sigeliloj, kiuj estis faritaj laŭ ŝato. Estas multspecaj privataj sigeliloj, inter kiuj estas noma, koresponda, piktura, talismana, domnoma, kolekt-apreca kaj maksima sigeliloj. Maksima sigelilo entenas tre buntan enhavon. Idiotismo, sentenco, verso aŭ vulgara frazo ĉiu povas esti ĝia enhavo. Estas bilda sigelilo, kiu ne servas kiel aŭtentikigilo. Tia sigelilo ofte prezentas homon, beston, ĉasadon aŭ dancadon, iafoje familian kaj personan nomojn garnitajn per troigita kaj viveca drako, tigro, unukornulo, fenikso aŭ testudo.

 

    La arto de sigelila gravurado distingiĝas per sia harmonia kunfandiĝo de kaligrafio kaj gravurado. Bona sigelilo devas esti kun harmonie dispoziciitaj kaj lerte gravuritaj kaligrafaĵoj. Tre gravas la unueco inter gravuro, enhavo kaj formo. Ekde Yuan-dinastio ĉinaj kaligrafoj kaj pentristoj kutime faras sigelon sur siaj verkoj. Tio estas propra al la ĉinaj kaligrafio kaj pikturo. Estas diversaspecaj sigeliloj por kaligrafaĵoj kaj pentraĵoj, ekzemple, noma, komenca, fina kaj kolekt-apreza sigeliloj. Oni faras noman sigelon post subskribo. Ĝi devas esti same granda kiel la subskribo. Se oni volas fari du nomajn sigelojn, unu el ili devas esti intajla. Komencan sigelon oni faras dekstre, sur supra marĝeno, kaj la sigelo povas esti ortangula aŭ ovala. Finan sigelon oni faras maldekstre, sur malsupra marĝeno. Kaj kolekt-aprezan sigelon oni faras sur konvena loko, ke ĝi ne malbeligu la verkon.

 

    La arto de sigelila gravurado de Ĉinio prosperiĝas kun la kaligrafio kaj pikturo. Kiel brila perlo, ĝi glimas inter la artoj de la tuta mondo.

 

(El "Enciklopedieto de Ĉinio")

Redaktoroj: Xu Senrong kaj Niu Xueqin

 

 

 
En la jaro 2011 IEK (Internacia Esp-Konferenco) okazis en urbo Wuhano, Ĉinio,s-ano Eugene de Zilah, la ĉefredaktoro de La Gazeto, prelegis pri "ĉina saĝo en eŭropa perspektivo", li elcitis la tradukon de Daŭo De Jing de Laozi, esperantigita de Wang Chongfang...
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng