Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Mesaĝo de Ban Ki-moon okaze de la internacia tago de pli aĝaj personoj
2012-10-08

    En 1990 Unuiĝintaj Nacioj proklamis la 1-an de oktobro la Internacia Tago de Pli Aĝaj Personoj. Jen la mesaĝo de la Ĝenerala Sekretario de UN okaze de la ĉi-jara Tago de Pli Aĝaj Personoj.

 

    Rapida aĝa kresko de la tutmonda loĝantaro kaj daŭra pligrandiĝo de la homa vivogamo reprezentas unu el la plej profundaj sociaj, ekonomiaj kaj politikaj transformiĝoj de nia epoko. Tiuj demografiaj ŝanĝoj havos sian efikon ĉe ĉiu komunumo, familio kaj persono. Ili postulas repripensi la manieron laŭ kiu la individuaj homoj vivas, laboras, planas kaj lernas tra siaj vivodaŭroj, kaj reinventon de la socia sinmastrumado.

 

    Ekformante la evoluigan programon de Unuiĝintaj Nacioj por la periodo post la jaro 2015, ni devas koncepti novan paradigmon, kiu harmoniigas demografian aĝiĝon kun ekonomia kaj socia kresko, kaj protektas la homajn rajtojn de pli aĝaj personoj. Ni ĉiuj -- individue kaj kolektive -- respondecas pri inkluzivo de pli aĝaj personoj en la socion, ĉu per disvolvo de atingeblaj transporto kaj komunumoj, ĉu per certigo de haveblo de aĝotaŭgaj sanecaj kaj sociaj servoj, ĉu per livero de adekvata sociprotekta minimumo.

 

    La nuna jaro markas la dekan datrevenon de akcepto de la Madrida Internacia Agadplano pri Aĝiĝo. Dum kreskas la proporcio de pli aĝaj homoj en la socio, la kuraĝa perspektivo, kiun ĝi prezentis -- ke ni konstruu socion por ĉiuj aĝoj -- estas ĉiam pli laŭ-tema.

 

    Longvivado estas granda atingo de la publika sano, ne ia socia aŭ ekonomia deficito. Je tiu ĉi Tago de Pli Aĝaj Personoj, ni dediĉu nin al sekurigo de la bonfarto de pli aĝaj homoj kaj al varbado de ilia signifohava partopreno en la socio, tiel ke ni ĉiuj profitu el iliaj scioj kaj kapabloj.

 

Ban Ki-moon

(el Gazetaraj Komunikoj de UEA)

Redaktoro: Niu Xueqin

 
En la jaro 2011 IEK (Internacia Esp-Konferenco) okazis en urbo Wuhano, Ĉinio,s-ano Eugene de Zilah, la ĉefredaktoro de La Gazeto, prelegis pri "ĉina saĝo en eŭropa perspektivo", li elcitis la tradukon de Daŭo De Jing de Laozi, esperantigita de Wang Chongfang...
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng