Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Ŝtonkaverna Arto
2012-10-08

Kompilita de Li Qiang kaj Zhang Meizhi

 

 
Mogao-ŝtonkavernaro en Dunhuang, Gansu-provinco
 

Maijishan-ŝtonkavernaro en Tianshui, Gansu-provinco 
 

Budhaj statuoj de Longmen-ŝtonkavernaro en Luoyang, Henan-provinco 
 

Budha statuo de Yungang-ŝtonkavernaro en Datong, Shanxi-provinco 

 

    Tra la vasta Ĉinio dislokiĝas centoj da ŝtonkavernaroj grandaj kaj malgrandaj. En ili troviĝas sennombraj belaj antikvaj freskoj, koloraj modlaĵoj kaj skulptaĵoj. Ili estas arta trezorejo de la Oriento.

 

    La ŝtonkaverna arto de Ĉinio intime rilatas al budhismo. En Ĉinio la ŝtonkaverna arto estas nomata ankaŭ budhisma arto, unu el la esencaj partoj de la budhisma arto de Ĉinio. Post kiam budhismo enkondukiĝis en Ĉinion en 67 p.K., la ŝtonkaverna arto vigle kreskis kun la prosperiĝo de budhismo.

 

    Unu el la plej frue konstruitaj ŝtonkavernoj estas la Milbudha Kavernaro de Kizil, ĉe la suda piedo de Tianshan-montaro en Xinjiang. Kreiĝis ŝtonkavernaro 3-2 km. longa sur rokmuro de la monto Mingwudage, dank' al la konstruado, kiu komenciĝis en la 2-a jc. p.K. kaj daŭris centojn da jaroj. Nun tie konserviĝas 236 ŝtonkavernoj, el kiuj 133 estas sufiĉe bone konservataj. En 80 ŝtonkavernoj vidiĝas freskoj kun areo de ĉ. 4 000 kvadrataj metroj, kiuj konigas ĉefe budhismajn rakontojn kaj ankaŭ la socian vivon de diversaj nacioj en la antikva Okcidenta Regiono.

 

    La plej granda ŝtonkavernaro de Ĉinio estas Mogao-kavernaro en Dunhuang de Gansu-provinco. En pli ol 1000 jaroj post 366 p.K. artistoj de pluraj dinastioj hakis 492 ŝtonkavernojn sur rokmuro 1 600 metrojn longa kaj 50 metrojn alta inter la montoj Mingsha kaj Sanwei. Interne de la kavernoj oni freske pentris budhajn portretojn kaj budhismajn rakontojn, el kiuj la plej allogaj estas enhavoriĉaj kaj bele pentritaj bildoj pri sutraj rakontoj. Sur iuj pentraĵoj vidiĝas proksimume mil personoj, inkl. de budhoj, bodisatvoj, muzikistinoj, kantistinoj, dancistinoj, flugantaj feinoj k.a. Sur grandaj freskoj kaj inter ili estas pentritaj belaj floroj, raraj herboj, freŝaj fruktoj, dolĉaj melonoj, elafuroj (Elaphurus davidianus), dresitaj elefantoj k.a. Oni nomas la freskojn de Dunhuang floro de inteligento. Iliaj bildoj ofte aperas sur modernaj artaĵoj.

 

    En la ŝtonkavernaro de Dunhuang konserviĝas 2 500 koloraj modlaĵoj de diversaj dinastioj. La plej granda el ili estas argila budha statuo 33 metrojn alta kun ŝtonego ene. Fine de la 19-a jc. oni malkovris grandkvantajn kaj altvalorajn antikvajn sutrojn, dokumentojn kaj pentraĵojn en iu hermetike fermita ŝtona ĉambro. La ŝtonkavernaro estas la plej bone konservita, plej enhavoriĉa en la hodiaŭa Ĉinio. La konstruoj, freskoj, koloraj modlaĵoj kaj multaj aliaj historiaj objektoj ne nur spegulis la artajn trajtojn de diversaj dinastioj de Ĉinio, sed ankaŭ donis ekstreme valorajn materialojn pri la historio, politiko, militaj aferoj, agrikulturo, komerco, sociaj moroj, kutimoj kaj vestoj de la antikva Ĉinio.

 

    Maijishan-ŝtonkavernaro en la gubernio Tianshui, Gansu-provinco, estas alia granda ŝtonkavernaro. De post la kvara jarcento, sur krutaĵoj de la monto Maijishan oni hake konstruis sume ĉ. 200 ŝtonkavernojn, kiuj estas interligitaj per surrokaj vojoj. Nun 30 el ili estas bone konservataj kun pli ol 7000 koloraj budhaj statuoj, nombro da freskoj kaj ŝtonaj skulptaĵoj. La koloraj budhaj statuoj estas elvokivaj kun eminenta arta nivelo kaj estas raraĵoj de la ŝtonkaverna arto de Ĉinio.

 

    La urbo Datong de Shanxi-provinco estis la ĉefurbo de la Norda Wei-dinastio (386-534 p.K.) fondita de antikva nacio Ŝjanbej. En la dua duono de la 5-a jc. oni fose konstruis la faman ŝtonkavernaron Yungang ĉe la piedo de la monto Wuzhou, 16 km. nordokcidente de la urbo. Nun tie estas 53 kavernoj kun 1100 budhaj niĉoj kaj 51000 ŝtonaj skulptaĵoj grandaj kaj malgrandaj. Tie estas gigantaj statuoj de budhoj sub la ĉielo kaj ankaŭ sennombraj malgrandaj statuoj de budhoj, bodisatvoj, muzikistinoj, flugantaj feinoj kaj aliaj. En la loko vidiĝas sida statuo de Ŝakjamunio 17 metrojn alta kun piedoj longaj 4.5 metrojn. Ĝi estas unu el la malmultaj grandaj ŝtonaj statuoj de budhoj en Ĉinio. Vidiĝas ankaŭ alia giganta statuo de budho. Sole sur ĝia robo estas pli ol mil malgrandaj statuoj de budhoj. En la ŝtonkavernaro Yungang estas pli ol 20 skulptaĵoj, kiuj montras la vivon de Ŝakjamunio de lia naskiĝo ĝis lia budhiĝo. Ili estas veraj bildrakontoj ĉizitaj sur ŝtonoj.

 

    La fruperiodaj verkoj de la ŝtonkavernaro evidente montras la influon de la ekzota budhisma arto. La ĉefaj budhaj statuoj senescepte estas majestaj. La skulpturo estas simpla, konciza kaj impresas per plena harmonio, tamen la tranĉoj plejparte estas ebenaj kaj rektaj. La plisaĵoj estas klaraj, sen viveca efekto. La postaj verkoj plejparte montras la tradician artan formon de han-nacio, kun variaj oblikvaj faldoj de pendantaj vestoj. Ili estas vere elvokivaj.

 

    Je la fino de la 5-a jc. la Norda Wei-dinastio translokis sian ĉefurbon de Datong al Luoyang, Henan-provinco, kaj konstruis tie gigantan Longmen-ŝtonkavernaron, sur la monto Longmen ĉe la rivero Yishui. Sur la ŝtonaj krutaĵoj de la monto Longmen kaj la monto Xiangshan trans la rivero oni konstruis 1 352 ŝtonkavernojn, 2100 niĉojn kun 97000 statuoj de budhoj. Krome tie oni konstruis ankaŭ 40 budhismajn pagodojn, 3680 steleojn kun epigrafoj.

 

    La plej eminenta verko en la ŝtonkavernaro Longmen estas ŝtona skulptaĵaro subĉiela en la templo Fengxian de Tang-dinastio (618-907 p.K.). La templo, 40 metrojn profunda, 36 metrojn larĝa, estas la plej granda ĉe Longmen-ŝtonkavernaro. Oni diris, ke ĝi estis hakita per la monsumo oferita de imperiestrino Wu Zetian (690-705 p.K. sur trono) de Tang-dinastio. Ĝi konsistas el granda statuo de budho 17.14 metrojn alta kaj ambaŭflanke starantaj Kasjapa, Ananda, la dioj Tianwang, fortuloj kaj servistoj. La granda budho tenere kaj afable rigardas desupre al la vizitantoj. La aliaj figuroj kun originalaj mieno kaj karaktero vekas respekton ĉe la vizitantoj.

 

    En la gubernio Dazu de Sichuan-provinco estas 40 ŝtonaj skulptaĵaroj de Tang-dinastio kaj Song-dinastio (618-1279 p.K.) kun pli ol 50000 figuroj. Sur la Norda Monto kaj Baoding-monto troviĝas grandiozaj, delikataj kaj plej enhavoriĉaj ŝtonaj skulptaĵoj en Ĉinio, kiuj estas reprezentantaj verkoj de la malfruaj ŝtonaj skulptaĵoj de Ĉinio. Oni nomas ilin Arta Palaco de Ŝtonaj Skulptaĵoj.

 

    La ŝtonaj skulptaĵoj sur la Norda Monto estas famaj pro sia delikata skulpturo. La bodisatvo Avalokitesvaro estas nomata ĉarma bodisatvo pro siaj svelta figuro, delikata haŭto, bela mieno. La bodisatvo Samantabhadra rajdanta sur elefanto estas diketa je la vizaĝo kaj bele karakterizita per la orienta beleco. Sur krutaĵoj de la monto Baoding estas proksimume dek mil figuroj skulptitaj dum 70 jaroj en la Suda Song-dinastio (1127-1279 p.K) dank' al la organizado de la nobla bonzo Zhao Zhifeng. La gigantaj niĉoj kun alta reliefo dissemiĝas sur la monto unu apud alia, kio impone impresas la rigardantojn. La artaĵaro prenas sutrajn rakontojn kiel sian ĉefan temon. Ili aspektas kiel belaj rakontbildoj.

 

    Aliaj famaj ŝtonkavernaroj estas Binglingsi-ŝtonkavernaro de la gubernio Yongjing, Gansu-provinco, Nanxiangtangshan-ŝtonkavernaro proksime de la urbo Handan, Hebei-provinco, la Dekmil-budha ŝtonkavernaro sur Tianlong-monto de la urbo Taiyuan, Shanxi-provinco, kaj Shizhongshan-ŝtonkavernaro de la gubernio Jianchuan, Yunnan- provinco.

 

(El "Enciklopedieto de Ĉinio")

Redaktoroj: Xu Senrong kaj Niu Xueqin

 

 

 
En la jaro 2011 IEK (Internacia Esp-Konferenco) okazis en urbo Wuhano, Ĉinio,s-ano Eugene de Zilah, la ĉefredaktoro de La Gazeto, prelegis pri "ĉina saĝo en eŭropa perspektivo", li elcitis la tradukon de Daŭo De Jing de Laozi, esperantigita de Wang Chongfang...
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng