Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Kvar Specoj de Skribiloj
2012-10-08

Kompilita de Li Qiang kaj Zhang Meizhi

 

Tuĉpenikoj  

 

Tuĉo kaj tuĉfrota ŝtonplato  

 

    Per "kvar specoj de skribiloj" oni origine aludis kvar objektojn ĝenerale uzatajn de ĉinoj dum skribado kaj pentrado, kiaj peniko, tuĉo, papero kaj tuĉfrota ŝtonplato. Poste Xuan-papero, Hui-tuĉo, Hu-peniko kaj She-ŝtonplato fariĝis la plej famaj pro sia kvalito kaj tiel la "kvar specoj de skribiloj" jam fariĝis speciala nomo por tiuj produktaĵoj. La skribilaro ne nur havas valoron en uzado, sed ankaŭ estas artaĵoj.

 

    Xuan-papero estas farata en Jingxian-gubernio de Anhui-provinco. En la antikveco Jingxian nomiĝis Xuanzhou, tial la tiea papero ricevis la nomon. Jingxian havas 1 500-jaran historion de farado de Xuan-papero. Legendo diras, ke Kong Dan, disĉiplo de Cai Lun, inventinto de papero, deziris fari paperon taŭgan por pentri portreton de sia majstro kaj verki lian biografion, sed li malsukcesis en pluraj provoj. Foje, li vidis ĉe monta rivereto falintan arbon pterocelto (Pteroceltis tavtarinoiwi), kies ŝeloj jam putris, sed la fibroj estis tre blankaj, malgraŭ multjara ruado. Li trovis ke tia arbo estas bonkvalita materialo por papero. Post dekjara esplorado li fine sukcesis fari Xuan-paperon el pterocelto.

 

    La farado de Xuan-papero konsistas el 18 procedoj kaj bezonas 300 tagojn. Bonkvalita Xuan-papero estas mola, fortika, sorbema, tineo-imuna kaj neputrema kaj surhavas nuboformajn vejnojn videblajn kontraŭ lumo. Multaj altvaloraj ĉinaj pentraĵoj kaj kaligrafaĵoj faritaj sur Xuan-papero antaŭ mil jaroj sendifekte konserviĝas ĝis nun.

 

    Ĉinoj ŝatas Xuan-paperon ĝuste pro tio ke ili kutime skribas kaj pentras per peniko. Sekve la peniko fariĝis nedisigebla disde tuĉo.

 

    La penika bastoneto estas farita el bambuo kaj tufo ĉefe el haroj de kapro aŭ putoro. Hu-peniko estas preferata pro delikataj farado kaj elektado de materialoj.

 

    Hu-peniko estas speciala produktaĵo de la urbeto Shanlian de Zhejiang-provinco. Shanlian antikve estis administrata de Huzhou, tial la peniko ricevis la nomon. Estas multaj specoj de peniko. La granda peniko por skribado de grandaj ideografiaĵoj havas diametron de bovlo kaj la malgranda por desegnado maldikas kiel pinglo. Ilia farado konsistas el 72 procedoj. La kapraj haroj povas esti dividitaj en 19 klasojn, inter ili nur kvin estas taŭgaj por fari altklasajn penikojn. La laboristoj unue devas klasifiki kaj proporcie miksi la kaprajn harojn kaj harojn de putora vosto laŭ iliaj longeco, koloro kaj moleco por fari malsamajn penikojn. Ĝenerale, peniko el kapraj haroj estas kompare mola, dum tiu el putoraj haroj estas malmola. La lasta procedo de la farado estas ordigo, nome forigi el la tufo malordajn harojn kaj doni al ĝi la formon de konuso. Tio postulas sufiĉe altan teknikon.

 

    Tuĉo estas solida inko. Por uzi ĝin en skribado aŭ pentrado oni devas unue meti gutojn da akvo en tuĉfrotan ŝtonplaton kaj poste cirkle froti tuĉon en la akvo, ĝis la akvo fariĝas tuĉa likvo. Altklasa tuĉo ordinare estas farita el fulgo pinligna aŭ aleŭrit-olea, mosko, gumo kaj aliaj ĉ. dek materialoj. La plej frua faranto de Hui-tuĉo estis Xi Chao en la komenco de la deka jarcento. Li kaj lia filo faris bonkvalitan Hui-tuĉon, prenante pinlignon kiel materialon.

 

    Hui-tuĉo estis preferata de diverstempaj kaligrafoj kaj pentristoj. Ili admiris, ke "ĝi surpapere similas lakon kaj konserviĝos eterne". Hui-tuĉo estas brila, arome odoranta, kaj cetere ankaŭ artaĵo.

 

    La tuĉfrota ŝtonplato havas longan historion kaj multajn specojn. La famaj Duan-ŝtonplato de Guangdong-provinco, She-ŝtonplato de Anhui-provinco, Chengni-ŝtonplato de Shanxi-provinco kaj Taohe-ŝtonplato de Gansu-provinco estas la kvar plej superaj specoj de tuĉfrotaj ŝtonplatoj.

 

    She-ŝtonplato estas farita en Shexian-gubernio de Anhui-provinco, kie abundas skista stratumo formita antaŭ miliardo da jaroj. Tia ŝtono estas tre taŭga por fari ŝtonplaton. Antaŭ 1 200 jaroj oni komencis fari She-ŝtonplatojn en tiu loko. La akvo en tia ŝtonplato malrapide sekiĝas kaj la tuĉlikvo estas tre brila. Sur la fronta kaj dorsa flankoj de tia ŝtonplato la laboristoj emas fari gravuraĵojn pri montoj, riveroj, homoj, birdoj, bestoj, floroj, insektoj, fiŝoj kaj aliaj. Tiaj ŝtonplatoj, precipe altklasaj, jam fariĝis artaĵoj.

 

    La "kvar specoj de skribiloj" estas ŝatataj ne nur en Ĉinio, sed ankaŭ en Japanio kaj sudorientaziaj landoj.

 

(El "Enciklopedieto de Ĉinio")

Redaktoroj: Xu Senrong kaj Niu Xueqin

 

 

 
En la jaro 2011 IEK (Internacia Esp-Konferenco) okazis en urbo Wuhano, Ĉinio,s-ano Eugene de Zilah, la ĉefredaktoro de La Gazeto, prelegis pri "ĉina saĝo en eŭropa perspektivo", li elcitis la tradukon de Daŭo De Jing de Laozi, esperantigita de Wang Chongfang...
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng