Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Kultura kaj ekonomia kunlaboroj inter Ĉinio kaj Usono
2012-10-08


Vicurbestro de Houston Ed Gonzalez faras paroladon. 
 

Surloka prezento 

 

    La 6an de oktobro en Houston, Usono, okazis la tria Usona-Ĉina Kunveno pri Eduko, Ekonomio & Kulturo, kaj en ĝi ĉeestis ĉirkaŭ 200 homoj el kultura, ekonomia kaj eduka rondoj de Ĉinio kaj Usono. Oni diskutis pri ebleco de kunlaboroj kaj perspektivo inter la du landoj en tiuj rondoj.

 

    Vicurbestro de Houston Ed Gonzalez, kiu plurfoje vizitis Ĉinion, diris en la inaŭguro: "Ĉiuj belaj eventoj, kiuj donas al mi forton impreson, okazis en Ĉinio." Li substrekis: "Por nia lando, neniaj rilatoj estas pli gravaj ol tiuj inter Usono kaj Ĉinio; Houston delonge estas unu el la pioniroj kiuj havas striktajn rilatojn kun Ĉinio, kaj pro tio ni estas tre fieraj. Ni ankaŭ vidas multajn kunlaborajn ŝancojn, ne nur en ekonomio, sed ankaŭ en kulturo kaj edukado."

 

    En la kunveno montriĝis verkoj el 18 ĉinaj kaligrafoj, pentristoj kaj fotografistoj; iuj venis al la kunvenejo kaj faris verkojn surloke. Tio allogis multajn ĉeestantojn.

 

(Redaktoroj: Liu Sigong kaj Liu Zijia)

 

 

 
En la jaro 2011 IEK (Internacia Esp-Konferenco) okazis en urbo Wuhano, Ĉinio,s-ano Eugene de Zilah, la ĉefredaktoro de La Gazeto, prelegis pri "ĉina saĝo en eŭropa perspektivo", li elcitis la tradukon de Daŭo De Jing de Laozi, esperantigita de Wang Chongfang...
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng