Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Inaŭguriĝis la ekspozicio pri ĉinaj tradiciaj kolektoj en Danio
2012-10-08


Dana Reĝino Margrethe II (la dua de dekstre) spektas la eksponaĵon. 
 
 
Vizitanto surloke kopias la ĉinan ideogramon "feliĉo" per peniko en la ekspozicio.

 

    La 3-an de oktobro inaŭguriĝis la ekspozicio kun la temo "De Pekino: La Rezidejo de Princo Gong -- Al Frederiksborg, Danio" en la Nacihistoria Muzeo de Frederiksborga Palaco. Al la inaŭguro ĉeestis dana Reĝino Margrethe II kaj ŝia edzo Princo Consort Henrik, ambasadoro de Ĉinio en Danio Li Ruiyu kaj aliaj invititoj.

 

    La ekspozicio eksponis pli ol cent kolektojn inkluzive de tradiciajn meblojn, diversajn garniturojn de skribotablo, kopiaĵojn de antikvaj restaĵoj kaj tradiciajn vestojn. Ili montris al la vizitantoj la apartan belecon de la palaca konstruaĵo, tradicia kulturo kaj ĉina historio. Uffe Elbak, dana ministro pri la kulturo, laŭdis, ke la mirinda ekspozicio montris la originalan ĉarmecon de la ĉina tradicia palaco. Li diris: "Ĝi estas ne nur ekspozicio, sed ankaŭ donaco, alsendita de la ĉina popolo, kun la amikeco inter Ĉinio kaj Danio."

 

    La ekspozicion okazigis la mastruma centro de la Rezidejo de Princo Gong kun la Nacihistoria Muzeo de Frederiksborg. La eksponado daŭros ĝis la 31-a de decembro de la kuranta jaro.

 

Redaktoroj: Zhao Xi kaj Xie Ruifeng

 

 

 
En la jaro 2011 IEK (Internacia Esp-Konferenco) okazis en urbo Wuhano, Ĉinio,s-ano Eugene de Zilah, la ĉefredaktoro de La Gazeto, prelegis pri "ĉina saĝo en eŭropa perspektivo", li elcitis la tradukon de Daŭo De Jing de Laozi, esperantigita de Wang Chongfang...
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng