|   2012-10-08  
  Aŭtoj ĉirkaŭ turismejo  |    
  
    La 7-an de oktobro vojaĝantoj revenis hejmen en la fino de la 8-taga feriado, okaze de la Mezaŭtuna Festo kaj la Nacia Tago. Dum la 8-taga feriado estis pli multaj vojaĝantoj per aŭto, ĉar laŭ la politiko, malgrandaj aŭtoj ne bezonas pagi por la ekspresa ŝoseo. Laŭ statistiko, la aŭtoj en- kaj eliris de Ŝanhajo respektive plimultiĝis je 41.7% kaj je 71.4 % de la 29-a de septembro ĝis la 5-a de oktobro, kaj la situacio estis simila kiel tiu en aliaj urboj en Ĉinio. 4A-gradaj turismejoj akceptis pli multajn vizitantojn el kiuj 70% vojaĝas per la aŭto mem kondukita. Oni prenis diversajn rimedojn por teni la ordon kaj midigi la trafikan premon, kaj liveris turisman servon al la vizitantoj. 
  
Redaktoroj: Liu Sigong kaj Zhang Xiaotong 
  
   |