Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Popolaj Novjaraj Bildoj
2012-10-08

Kompilita de Li Qiang kaj Zhang Meizhi

 


Kvin beboj ludas kun lotuso, Yangliuqing de Tianjin  
 

Harmonio, Taohuawu de Suzhou  

 

    En Ĉinio, kiam venas la Printempa Festo, oni kutime gluas bildojn sur muro, pordo aŭ fenestro de sia domo kiel ornamon. En iuj regionoj oni gluas tiajn bildojn eĉ ĉe nupto kaj naskiĝtago. La aŭtoroj de novjaraj bildoj plejparte vivas inter popolanoj kaj posedas pentrarton heredatan de generacio al generacio.

 

    La historio de la ĉinaj novjaraj bildoj estas retrospurebla ĝis Han-dinastio (206 a.K.-220 p.K.). Tiam oni desegnis sur pordo kaj muro diajn figurojn kiel talismanojn. En la 10-a jarcento oni komencis ksilografie produkti simplajn novjarajn bildojn. En la Norda Song-dinastio (960-1127 p.K.) populariĝis novjaraj bildoj kiuj tiam estis nomataj paperaj bildoj. Tiajn bildojn oni produktis paŭse (t.e. kovri pretigitan pentraĵon per maldika papero kaj desegni sur la papero ekzakte laŭ la originalo) aŭ ksilografie. En Ming-dinastio (1368-1644) la maturiĝo de ksilografio, precipe la apero de kolora ksilografio, donis favoran kondiĉon al grandkvanta produktado de novjaraj bildoj.

 

    En la 17-a kaj 18-a jarcentoj la novjaraj bildoj senprecedence prosperis rilate la temojn, kvaliton kaj kvanton. Produktejoj de novjaraj bildoj aperis preskaŭ en ĉiuj lokoj de Ĉinio. Yangliuqing de Tianjin en norda Ĉinio kaj Taohuawu de Suzhou en suda Ĉinio estis produktaj centroj de novjaraj bildoj siatempe. Ankaŭ Weifang de Shandong-provinco, Zhuxianzhen de Henan-provinco kaj Mianzhu de Sichuan-provinco estis gravaj produktejoj de novjaraj bildoj. Post 1840, rezulte de la enkonduko de litografio, freŝkoloraj kaj malmultekostaj litografoj iom post iom anstataŭis ksilografaĵojn, kaj tiam komencis malkreski la popola arto de ksilografiaj novjaraj bildoj.

 

    La tradiciaj novjaraj bildoj plejofte prenas kiel siajn temojn historiajn rakontojn, mitojn, legendojn kaj vivon de ordinaruloj. Krome, ankaŭ montoj, riveroj, ĝardenoj, vilaĝoj kaj bonaŭguraj bestoj, floroj kaj birdoj estas ŝatataj temoj. Tiuj bildoj estas vaste bonvenigataj de malmulte klerigitaj kamparanoj kaj ludas gravan rolon en popularigo de literaturaj kaj historiaj scioj, riĉigo de ilia kultura vivo.

 

    Ankaŭ belulinoj kaj beboj estas oftaj temoj de novjaraj bildoj de diversaj lokoj. Tio spegulas la esperon de la homoj, ke iliaj gefiloj kreskos sane kaj estos saĝaj, kapablaj kaj feliĉaj en la estonteco. Objektoj, mitaj figuroj, bestoj aŭ plantoj, kies nomoj homofonas kun bonaŭguraj vortoj en la ĉina lingvo, estas ofte prenitaj en novjaraj bildoj kiel simboloj de feliĉa vivo kaj prospera estonteco. Ekz., la Longviva Dio, figuro el ĉina mito, simbolas longvivecon; la peonio riĉecon, la florvazo sendanĝerecon kaj la orfiŝo abundon da oro kaj jado. Krome, humuraj kaj satiraj temoj, kun profunde implicita senco kaj trafa kritiko kontraŭ malbonaj fenomenoj en la reala vivo, estas ĝenerale ŝatataj de popolanoj.

 

    La formoj kaj formatoj de novjaraj bildoj varias laŭ malsamaj bezonoj. Ekz., granda tutfolia bildo taŭgas por esti gluita en salono aŭ ĉefa ĉambro, kun du strioj de kaligrafie skribita versparo ambaŭflanke, dum trionfoliaj kaj kvaronfoliaj bildoj estas uzataj por salono, dormĉambro, flankĉambro k.a. Ambaŭflanke de fenestro aŭ pordo oni gluas paron da bildoj enhave respondaj unu al la alia. Kaj apud lito, en stalo kaj sur lanterno estas gluita novjara bildo oblonga, kvadrata, ronda aŭ romba.

 

    La ksilografiaj novjaraj bildoj de diversaj lokoj de Ĉinio diferencas inter si en la produktado. Ĝenerale, oni povas dividi ilin en du kategoriojn. La unua estas konata kiel bildo de "streka presado", nome, oni gluas desegnon sur la glate rabotita tabulo kaj forigas malplenajn lokojn per gravurado restigante la strekojn de la desegno netuŝataj. Post tio oni presas la desegnon sur papero per ĝi kaj fine faras farbadon. En iuj lokoj oni presas desegnon sur kolora papero, kiu impresas kiel tradicia ksilografio. La dua estas "kolorksilografia bildo", nome, oni presas bildojn per kompleto da koloraj gravuritaj lignaj tabuloj. Kaj post tio oni faras farbadon al vizaĝo, mano kaj vesto de homfiguroj. Tiel faritaj novjaraj bildoj estas kun riĉa ŝanĝiĝo de koloroj kaj homfiguroj versimilaj.

 

    La karaktero de la novjaraj bildoj, enhave sanaj, modestaj, simplaj kaj facile kompreneblaj, formiĝis je la estetika sento de la vastaj popolamasoj. En iuj lokoj novjaraj bildoj elspiras primitivecon: krudaj strekoj kaj naive simplaj figuroj, kaj tial ili estas tre ŝatataj de la kamparanoj. Aliaj novjaraj bildoj, delikate faritaj, kun versimilaj homfiguroj, estas bonvenaj al homoj el malsamaj socitavoloj. Iuj el ili vekis intereson eĉ de imperiestroj kaj iliaj edzinoj. Tial, oni diras, ke la arto de novjaraj bildoj karakteriziĝas per eleganteco kaj populareco.

 

    Hodiaŭ la novjaraj bildoj estas ankoraŭ vaste ŝatataj en Ĉinio. Antaŭ la Printempa Festo la vendokvanto de novjaraj bildoj estas tre granda en la kamparo. La novjaraj bildoj senĉese progresas sur la tradicia bazo kaj elspiras pli da odoro de la moderna socio.

 

(El "Enciklopedieto de Ĉinio")

Redaktoroj: Xu Senrong kaj Niu Xueqin

 

 

 
En la jaro 2011 IEK (Internacia Esp-Konferenco) okazis en urbo Wuhano, Ĉinio,s-ano Eugene de Zilah, la ĉefredaktoro de La Gazeto, prelegis pri "ĉina saĝo en eŭropa perspektivo", li elcitis la tradukon de Daŭo De Jing de Laozi, esperantigita de Wang Chongfang...
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng