2012-10-09
En la oktobra numero de la revuo Esperanto aperas la kotiztabelo de UEA por la jaro 2013. Ĉiuj eŭraj kotizoj restas samaj kiel en 2012. Etaj ŝanĝoj okazis nur por kelkaj landoj, por kiuj la kotizoj estas fiksataj en naciaj valutoj aliaj ol la eŭro.
Grava ŝanĝo koncernas la kategorion Membro kun Gvidlibro (MG). En 2013 ankaŭ la membroj, kiuj pagas MG-kotizon, rajtos legi la revuon Esperanto rete. Sekve, en la landoj, kies kotizo estas sama kiel por Nederlando, sufiĉas pagi 10 eŭrojn por tio. Por la landoj de la tarifo B la sama kotizo estas 5 eŭroj.
Temas pri eksperimento por la jaro 2013. Depende de la spertoj la Estraro de UEA decidos, ĉu la rajto de la Membroj kun Gvidlibro legi rete la revuon Esperanto restos ankaŭ en postaj jaroj. Lige kun la eksperimento, en 2013 ne aperos la reta novaĵbulteno por MG-membroj.
Membroj kun Gvidlibro eĉ povas facile regajni la kotizon utiligante sian rajton mendi dufoje dum la jaro librojn k.a. varojn ĉe la Libroservo de UEA kun 10-procenta rabato. La saman rajton havas ankaŭ Membroj kun Jarlibro, kiuj krome rajtas aliĝi al UK kontraŭ rabatita kotizo. Membroj-Abonantoj, Dumvivaj kaj Honoraj Membroj ricevas rabaton ĉe la Libroservo por ĉiu mendo.
La kotiztabelo por 2013 kaj membro-aliĝilo troviĝas ankaŭ en la retejo de UEA.
(el Gazetaraj Komunikoj de UEA)
Redaktoro: Niu Xueqin
|