2012-10-09
Portreto de Qi Baishi |
|
 Dum la aŭkcio |
|
 La antaŭtempa ekspozicio de la pentraĵa albumo de Qi Baishi |
En la 7-a de oktobro okazis en Hongkongo la unua aŭkcio organizita de la Ĉina Guardian (Hongkongo) Internacia Aŭkcia Limigita Kompanio en la kuranta jaro. Multaj eminentaj kolektantoj ĉindevenaj venis el diversaj lokoj al Hongkongo por fari aŭkcian oferton. Post dekoj da plipropono, la pentraĵa albumo kun la titolo "Kolorigita Pejzaĝo" de Qi Baishi estis vendita je la alta prezo de 46 milionoj da Hongkongaj dolaroj.
Qi Baishi (1864-1957), naskita en la provinco Hunan en centra Ĉinio, estis majstro de la ĉinstila pentrado, tradicia kaligrafio kaj sigelila gravurado en la pasinta dudeka jarcento. Li estis premiita per la titolo "Popola Artisto de Ĉinio" kaj gajnis la Oran Premion pri la Internacia Paco de la Konsilio por la Monda Paco en la jaro 1955. Lia plej granda verkaĵo titolita "Pentraĵo pri Pino kaj Cipreso kun Versduo de Kvar-silabaj Ĝuan-kaligrafaĵoj" estis aŭkciita je 42 550 milionoj da juanoj en la 22-a de majo 2011.
Redaktoroj: Zhang Shuang kaj Xie Ruifeng
|