Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Ĉinio kaj Francio esploras la plej longan kavernon en Ĉinio
2012-10-09


Esploristo en la kaverno 
 

Dum esplorado ekster la kaverno 

 

    La 3-an de oktobro startis la sistema scienca esploro fare de la esplora ekspedicio el ĉinaj kaj francaj kaverno-fakuloj pri la karstaj kavernoj Shuanghe en Guizhou-provinco en la sudokcidenta parto de Ĉinio. Ili en la esplora periodo de 15 tagoj mezuris la longecon de la plej longa kaverno kaj esploris rokan mantelon kaj vivantajn estaĵojn .

 

    Longtangzi, la plej juna kaj kreskanta kaverno en la sistemo, sin kaŝas en la malsupro de la kaverno Shuanghe. Esploristoj celas trovi novan informon, ekzemple nekonataj estaĵoj en la kaverno, kaj pruvi, ĉu ligiĝas Longzitang kun aliaj kavernoj. La karsta kaverno havas tre altan valoron en la akademia studo kaj turismo. Laŭ specialistoj, la esplorado havas gravan signifon por la venonta studo pri la karsta tersurfaco.

 

Redaktoroj: Zhao Xi kaj Zhang Xiaotong

 

 

 
Aperis la ĉina traduko de la romano La Princo ĉe la Hunoj.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng