2012-10-10
 En la domego de la flughaveno |
|
 La turo de observado kaj dromoj |
La 7-an de oktobro deklaris la Hongkonga Internacia Flughaveno, ke ĝi denove gajnis la premion de la plej bona flughaveno en la mondo, laŭ takso de la Turisma kaj Komerca Bulteno. De la jaro 2002, ĝi neniam perdis tiun ĉi premion.
La Turisma kaj Komerca Bulteno estas fama brita eldonejo, kiu jam eldonis popularajn gazetojn pri turismo al specialistoj en tiu ĉi kampo. De junio ĝis aŭgusto, pli ol 60 mil legantoj de la eldonejo voĉdonis por turismaj premioj 2012. La administra prezidanto de la flughaveno diris, ke ilia personaro ludas gravan rolon en la gajnado de la premio. Ili diligente laboras por ke la vojaĝantoj havu feliĉan travivaĵon en la flughaveno. Laŭ li, la Hongkonga Internacia Flughaveno nepre kontinue liveros plibonan servon al la vojaĝantoj.
Redaktoroj: Zhang Shuang kaj Zhang Xiaotong
|