2012-10-10
 Grandrapida trajno |
La 8an de oktobro provfunkciis grandrapida trajno sur la fervojo inter Harbin kaj Dalian. Ĝi kuris ĉiuhore 350 kilometrojn, kaj la 921-kilometra vojaĝo en malvarma regiono bezonas ĉirkaŭ kvar horojn.
Antaŭ tio grandrapida trajno en la nordorienta regiono povis veturi en la temperaturo inter -25℃ kaj 40℃, kaj la maksimuma rapideco estas 200 km.
La provita trajno povas elteni la temperaturon inter -40℃ kaj 40℃ kaj kapablas rezisti kontraŭ ventego, sablo, pluvego, neĝego, nebulo kaj aliaj malbonegaj veteroj.
La fervojo estis ekkonstruita en la 23a de aŭgusto 2007 kaj oficiale funkcios en la fino de la kuranta jaro.
(Redaktoroj: Zhao Xi kaj Liu Zijia)
|