Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Progreso de Interreto en Ĉinio dum la pasintaj 10 jaroj
2012-10-10


Virino retumas per iPad. 

 

    "Trans la Grandan Muron ĉinoj povas atingi ĉiun angulon de la mondo" estis la unua retmesaĝo sendita el Ĉinio en la 14-a de septembro de 1987. Nun, post 25 jaroj, Ĉinio jam fariĝis la plej granda lando kun la plej multaj retumantoj. Lastatempe raportis la Ĉina Interreta Informa Centro, ke ĝis la fino de junio de la kuranta jaro estis 538 milionoj da retumantoj en Ĉinio kaj 39.9% de la tuta lando jam havas Interreton. Samtempe, 388 milionoj da retumantoj vizitas Interreton per poŝtelefono, kaj la lasta ja estas la plej multe uzata ilo por konekti Interreton.

 

    En la 20-a de junio, 2008, kiam ŝtata prezidanto Hu Jintao vizitis la redakcion Renmin Ribao, li interparolis kun redaktoroj kaj ĵurnalistoj, kaj havis interkomunikadon kun retumantoj en Interreta Forumo. Por retumantoj, tio estas la plej feliĉa momento.

 

    En la pasintaj jaroj Ĉinio ĝenerale estis sekvanto de evoluintaj landoj, sed dum la nova periodo de la informa progreso, Ĉinio havas nekredeblan rapidecon por antaŭenpuŝi informigon.

 

    En la pasintaj 10 jaroj rapide evoluis la socio kaj ekonomio de Ĉinio, kaj multe pliboniĝis la popola vivo. Samtempe rapide progresis informigo kaj Interreto, tio profitigis multajn popolanojn. Interreto ŝanĝis la mondon, la vivon kaj la homaron.

 

Redaktoroj: Zhao Xi kaj Zhang Xiaotong

 

 

 
En la jaro 2011 IEK (Internacia Esp-Konferenco) okazis en urbo Wuhano, Ĉinio,s-ano Eugene de Zilah, la ĉefredaktoro de La Gazeto, prelegis pri "ĉina saĝo en eŭropa perspektivo", li elcitis la tradukon de Daŭo De Jing de Laozi, esperantigita de Wang Chongfang...
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng