Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Xinjiang en okuloj de fremdlandaj laborantoj de la Ĉina Internacia Eldona Grupo (I)
2012-10-11

    Komence de septembro 2012 la Ĉina Internacia Eldona Grupo aranĝis viziton de fremdlandaj laborantoj el Rusio, Japanio, Usono, Aŭstralio, Nederlando kaj Peruo al la Xinjiang-a Ujgura Aŭtonoma Regiono en nordokcidenta Ĉinio. Ili sinsekve vizitis la Ĉina-Eŭrop-azian Ekspozicion en Urumĉi, konstruadon de energio en la urbo Hami kaj informiĝis pri la loka kulturo kaj popola vivo. Jen iliaj impresoj pri la vojaĝo.

 

    Ĉarma Xinjiang

 

    de Liudmila Gubareva (Rusio)

 


Liudmila Gubareva, rusa laboranto de la revuo "Ĉina Bildo", en la Nov-energia Limigita Kompanio Guanghui de Xinjiang. (foto de Dong De) 

 

    La Xinjiang-a Ujgura Aŭtonoma Regiono kun areo de 1.66 milionoj da kvadrataj metroj troviĝas en nordokcidenta Ĉinio. Ni, ĉinaj kaj alilandaj raportistoj el la Ĉina Internacia Eldona Grupo pasigis en la mistera lando unu semajnon. Kredu, ke Xinjiang estas tre ĉarma!

 

    Xinjiang estas loko plej malproksima de maro en la mondo. Ĝi havas tri montarojn – Altai, Kunlun kaj Tianshan, kaj du basenojn – Tarim kaj Junggar. Por raporti la 2-an Ĉina-Eŭrop-azian Ekspozicion ni restis du tagojn en Urumĉi, ĉefurbo de Xinjiang. Post tio ni havis ŝancon viziti tie aliajn lokojn, kiaj Hami, Yiwu kaj Balikun.

 

    En Xinjiang loĝas 47 nacioj, ĉefe ujguroj, hanoj, kazaĥoj, hujoj, kirgizoj, mongoloj, taĝikoj, rusoj, ŝibeoj ktp. En tiu ĉi vasta lando oni havas malsamajn kredojn, kiaj islamo, budaismo, taŭismo, ŝamanismo, katolikismo kaj kristanismo. Multaj nacioj, diversaj kulturoj kaj rapida disvolviĝo de ekonomio montris al ni pacan ekzistadon kaj harmonian disvolviĝon inter malsamaj nacioj.

 

    Kompreneble oni povas ricevi pli multajn interesajn informojn pri Xinjiang el la enciklopedio. Mi tamen volas diri al vi du aferojn, kiuj interesas min: la unua estas, ke la areo de la regiono Hami estas 16-oblo de tiu de dense loĝata Hongkongo, kie sur tero de unu kvadrata metro vivas meznombre 7 homoj. Melonoj de Hami estas famaj en la mondo. Estro de la loka registaro estas ujguro. Li tre fieras pri agrikulturaj atingoj de la loko: "Niaj melonoj estas pli dolĉaj kaj pli bongustaj eĉ ol tiuj el Turpan. Kiam en aliaj lokoj oni jam komencas kolekti fruktojn, ni devas fari tion post du monatoj." Alia afero estas muqam, ujgura nacia muziko, kiu profunde impresas nin.

 

    La dezerto Taklimakan donis al ni grandan animskuon. Taklimakan havas signifon, ke ĉiuj, kiuj eniris en la regionon, ne povas vivanta eliri el ĝi. En la arbara parko de diversformfoliaj poploj (Populus euphratica) ni renkontiĝis kun la fraŭlino Bahaer Yakufu, kiu estas sola ĉiĉerono en la regiono. Bahaer en la ujgura lingvo signifas printempon. Ŝi studinta juron venas el Xi'an de Shaaxi-provinco. Ŝi estas juna kaj vigla kiel printempo. Ŝi amas la dezerton, ĉar tie kreskas famaj diversformfoliaj poploj.

 


Diversformfoliaj poploj de Xinjiang 

 

    La arboj havas aĝojn de unu jaro, tri jaroj, ses jaroj, eĉ 9 000 jaroj. Plejmulto de ili kun velkinta trunko kaj malplena interno jam mortis antaŭ multaj jaroj, tamen ili ankoraŭ firme staras sur la dezerto. Ili havas malsamajn aspektojn neimageble kuriozajn. Ni malfacile kredas, ke ni havas ŝancon tiel proksime kontaktiĝi kun antikveco ĉe la loko.

 

Redaktoroj: Zhao Xi kaj Niu Xueqin

 

 

 
En la jaro 2011 IEK (Internacia Esp-Konferenco) okazis en urbo Wuhano, Ĉinio,s-ano Eugene de Zilah, la ĉefredaktoro de La Gazeto, prelegis pri "ĉina saĝo en eŭropa perspektivo", li elcitis la tradukon de Daŭo De Jing de Laozi, esperantigita de Wang Chongfang...
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng