2012-10-11
S-ro Sasaki Teruhiro gvidas lingvan kurson. |
|
 S-ro Sasaki Teruhiro ĉeestas kunsidon de la Shandong-a Esperanta Junulara Organizo. |
|
 S-ro Sasaki Teruhiro en kurso de Esperanto |
|
 S-ro Sasaki Teruhiro en kurso de Esperanto |
|
 S-ro Sasaki Teruhiro kun siaj gestudentoj de la konversacia kurso en Esperanto |
De la nova semestro en septembro de 2012 s-ro Sasaki Teruhiro el Japanio, prezidanto de la Komisiono pri Azia E-Movado de la Universala E-Asocio, estas engaĝita de la Zaozhuang-a Universitato kiel profesoro de la japana lingvo kaj Esperanto. Krom la japanaj lingvo kaj kulturo li instruas ankaŭ Esperanton per la japana lingvo al gestudentoj de la fakultato pri la japana lingvo kiel oficiala leciono.
En la 10-a de oktobro li okazigis konversacian kurson en Esperanto, kiun sekvas 7 ĉinaj gestudentoj. Alie li ofte partoprenas en la aktivadoj pri Esperanto en la Zaozhuang-a Universitato kaj tiuj de la urbo Zaozhuang. Li decidis labori por la Internacia Esperanto-Muzeo de la universitato.
(Kontribuo de Sun Mingxiao el Shandong, Ĉinio)
Redaktoro: Wang Lihua
|