2012-10-12
La paĝo de UEA en Facebook superis 3000 ŝatantojn la 22-an de septembro. Plej populara ĝi estas en Brazilo, kie ĝi havas 352 ŝatantojn. Sekvas Usono (280), Francio (195), Italio (144), Hispanio (136), Pollando (128), Germanio kaj Meksiko (po 108), Argentino (93), Rusio (73), Hungario (72), kaj Britio (65). La plej granda kresko okazis en la ĉi-jara kongreslando Vjetnamio, kie la ŝatantoj plimultiĝis dum la lasta jaro de nura deko al 46.
La plej multnombre reprezentataj urboj estas Rio-de-Ĵanejro (44), San-Paŭlo (42), Parizo (40), Santiago de Ĉilio (31), Hanojo kaj Vilno (po 30), Budapeŝto (29), Bonaero (28), Seulo (26), Moskvo (25), kaj Braziljo kaj Madrido (po 23).
La seksa distribuo de la ŝatantoj estas pli-malpli sama kiel tiu de la individua membraro de UEA: 27,5% estas virinoj kaj 70,9% viroj (sekso de 1,6% ne estas konata). La UEA-komunumo en Facebook estas tamen multe pli juneca ol la membraro, eĉ se rekta komparo estas malfacila pro malsamaj aĝlimoj en la statistikoj. Inter la individuaj membroj de UEA la membroj de TEJO, t.e. la membroj malpli ol 30-jaraj, estas 7,3%, dum en Facebook 40,6% de la ŝatantoj aĝas maksimume 34 jarojn.
(el Gazetaraj Komunikoj de UEA)
Redaktoro: Niu Xueqin
1 |