2012-10-12
 S-ro Augusto Casquero en instruado de Esperanto |
|
 S-ro Petro Ye donacas lunkukojn al s-ro Augusto Casquero. |
S-ro Augusto Casquero el Hispanio revenis al Kantono en la 21-a de septembro. Li venas al Ĉinio du fojojn jare en la printempo kaj aŭtuno. Ĉiufoje li restas en Ĉinio 3 monatojn kaj tie instruas Esperanton senpage.
Ĉi-foje tuj post sia atingo en la urbo Kantono, ĉefurbo de la provinco Guangdong en suda Ĉinio, li komencis instrui Esperanton en la oficejo de Esperanto-Asocio de Guangdong-provinco en la 10-a de oktobro. 15 lernantoj lernis la unuan lecionon kaj multaj el ili havas la deziron daŭrigi la lernadon de la lingvo.
Por esprimi la respekton kaj dankon al s-ro Augusto Casquero, s-ro Petro Ye, vicprezidanto de la E-Asocio de Guangdong-provinco, en la nomo de la esperantistaro de Guangdong-provinco donacis al li lunkukojn okaze de la Aŭtunmeza Festo de Ĉinio.
(Raportita de Petro Ye el Ĉinio)
Redaktoro : Wang Lihua
|