2012-10-12
 La Qinghai-a Teatro |
|
 Dum preparado en la teatro por la baldaŭ komencota prezentado |
La 8-an de oktobro estis malfermita al la publiko la Qinghai-a Teatro en la provinco Qinghai sur la Qinghai-Tibeta Altebenaĵo de Ĉinio. La teatro estas la plej grandskala, multfunkcia kaj altnivele inteligenta sur la Qinghai-Tibeta Altebenaĵo.
La teatro situas en la nova distrikto Haihu de Xining, ĉefurbo de la provinco Qinghai en la okcidenta parto de Ĉinio. Oni investis sume kvincent milionojn da juanoj por konstrui ĝin. La teatro kun la areo de tridek ses miloj da kvadrataj metroj posedas grandan scenejon por pli ol mil ducent homoj, koncertan halon por okcent, salonon kun multaj funkcioj por tricent kaj aliajn aparatojn kaj ekipaĵojn. En ĝi oni povas okazigi grandiozan danc-teatraĵon, operon, dramon, simfonian koncerton, tradician operon kaj aliajn diversajn vesperojn. La "hardvaro" de la teatro donos al spektantoj la plej perfektan kondiĉon sur la altebenaĵo kaj eĉ en la tuta okcidenta Ĉinio.
Redaktoroj: Zhao Xi kaj Xie Ruifeng
|