Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Ekspoziciataj verkoj de majstro Hongyi
2012-10-12

 
Majstro Hongyi
 
 
Kovrilo de Senmanĝa Taglibro
 

La plej grandaj kaligrafaĵoj de la majstro Hongyi La Sutro pri Amida-buddo Eldirita de Sakyumuni 

 

    Inter la 10a kaj la 20a de oktobro en la Zhejiang-a Arta Muzeo okazas la ekspozicio Super Plena Luno -- 150 kaligrafaĵoj kaj manuskriptoj de la majstro Hongyi por festi la 132an datrevenon de lia naskiĝo kaj la 70a datreveno de lia forpaso.

 

    Majstro Hongyi (1880-1942), origine nomata Li Shutong, naskiĝis en Zhejiang-provinco. Li estas unu el la pioniroj de la Nova Kultura Movado en Ĉinio kaj unu el la iniciatintoj de la ĉina moderna dramo. Li estas rigardata elstara artisto, edukisto, pensisto kaj novigisto. Inter la jaroj de 1905 ĝis 1910 li studis en Japanio; en la jaro 1918 li fariĝis bonzo kun budhista nomo Yanyin kaj literatura nomo Hongyi. Li estas unu el la plej renomaj bonzoj en la budhisma historio de moderna Ĉinio.

 

    En la ekspozicio oni unuafoje elmontras lian 10,000-ideograman Senmanĝan Taglibron. Li detale notis sian ĉiutagan farton kaj fiziologiajn ŝanĝiĝojn dum senmanĝaj tagoj en Hupao-templo de Hangzhou, Ĉinio. Ĝi povas esti referenco por esplori fiziologian kaj psikan ŝanĝiĝojn de homo dum senmanĝaj tagoj kaj ankaŭ ununura lia kaligrafaĵo de taglibro. La plej granda kaligrafaĵo de la majstro Hongyi La Sutro pri Amida-buddo Eldirita de Sakyumuni altiris multajn vizitantojn.

 

(Redaktoroj: Zhang Shuang kaj Liu Zijia)

 

 

 
En la jaro 2011 IEK (Internacia Esp-Konferenco) okazis en urbo Wuhano, Ĉinio,s-ano Eugene de Zilah, la ĉefredaktoro de La Gazeto, prelegis pri "ĉina saĝo en eŭropa perspektivo", li elcitis la tradukon de Daŭo De Jing de Laozi, esperantigita de Wang Chongfang...
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng